WASS Albert [vaŝŝ] estis hungara verkisto kaj poeto naskiĝinta la 8-an de januaro 1908 en Válaszút kaj mortinta la 14-an de februaro 1998 en Astor (Florido, Usono).

Albert Wass
Persona informo
Wass Albert
Naskiĝo 8-an de januaro 1908 (1908-01-08)
en Răscruci
Morto 17-an de februaro 1998 (1998-02-17) (90-jaraĝa)
en Astor (Florido)
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco RumanioHungario vd
Familio
Dinastio Wass family vd
Infanoj Andreas Wass von Czege • Huba Wass de Czege vd
Parencoj Béla Wass vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Albert Wass
Blazono de familio Wass

Biografio redakti

Albert Wass studis en Debrecen, Hohenheim kaj Parizo. Li revenis en Transilvanion en 1932 kaj soldatservis en la rumana armeo. Post morto de sia avo, li transprenis ties eklezian postenon (1936) kaj tiel iĝis ĉefprizorgisto de la episkopujo de la Hungara Reformita Eklezio. Wass vivis de 1944 en Germanio, poste ekde 1952 en Usono. Liaj verkoj povis reaperi en Hungario nur post la socialismo. Multajn liajn verkojn presis kaj eldonis presejo Saluton BT. Post kiam Hungario en 1940 – laŭ la t. n. Viena decido – rericevis partojn de Transilvanio, li faris krimojn kontraŭ civiluloj, tial li devis fuĝi fine de la milito, komence al Germanio, poste al Usono (1951). Antaŭ kaj dum la milito li esprimis en pluraj gazetartikoloj sian antisemitismon kaj simpation kun la hungaraj faŝistoj. Li ne rericevis la hungaran ŝtatanecon ĝis sia morto. Liaj cindroj ripozas en Transilvanio, apud la verkisto János Kemény. Nuntempe liaj verkoj estas popularaj en dekstremaj/ekstreme dekstremaj rondoj en Hungario, oni starigis plurajn statuojn por li en dekstreme gvidataj urboj/vilaĝoj, pri kio estas publika diskuto en la lando. En Rumanio li estis kondamnita al morto kiel militkrimulo en 1946.

Verkoj redakti

Romanoj, noveloj, rakontoj redakti

  • 1934 Farkasverem
  • 1940 Csaba
  • 1940 Mire a fák megnőnek
  • 1940 Jönnek!
  • 1941 A titokzatos őzbak noveloj
  • 1943 A kastély árnyékában
  • 1943 Egyedül a világ ellen
  • 1943 Vérben és viharban
  • 1944 Tavaszi szél és más színművek
  • 1945 Valaki tévedett noveloj el 1945-49
  • 1945 A költő és a macska rakontoj
  • 1947 A rézkígyó
  • 1949 Zsoltár és trombitaszó – Örökösök noveloj, leteroj el 1949
  • 1949 Adjátok vissza a hegyeimet!
  • 1951 Ember az országút szélén
  • 1952 Elvész a nyom
  • 1953 Tizenhárom almafa
  • 1958 Az Antikrisztus és a pásztorok
  • 1959 A funtineli boszorkány
  • 1964 Átoksori kísértetek
  • 1965 Elvásik a veres csillag
  • 1967 Magukrahagyottak
  • 1974 Kard és kasza, verko pri hungara familia historio tra generacioj, en Transilvanio
  • 1975 Magyar örökségünk diversaj verkaĵoj
  • 1978 Halálos köd Holtember partján
  • 1985 Hagyaték
  • 1989 Te és a világ noveloj
  • Eliza angle
  • Igazságot Erdélynek!
  • Józan magyar szemmel I-II. publikaĵoj
  • Karácsonyi üzenetek – A temető megindul
  • Magyar pólus diversaĵoj
  • Népirtás Erdélyben

Poemoj, fabeloj redakti

  • 1927 Virágtemetés (poemaro)
  • 1942 Tókirály és szile
  • 1942 A bölcs bölömbika
  • 1942 Évszakok teremtése
  • 1946 Mese az erdőről
  • 1946 Bulámbuk
  • 1946 A vén gombacsináló
  • 1946 Éjjeli pávaszem
  • 1947 A láthatatlan lobogó
  • 1971 A hunok útra kelnek
  • 1971 Isten kardja
  • 1972 Szerencsés Pista
  • 1972 A repülő kastély

Fonto redakti

Ekteraj ligiloj redakti