Amfibia albordiĝo

(Alidirektita el Albordiĝo)


Milita albordiĝo estas amfibia milita operaco celanta deponi sur marbordo soldatojn kaj militan ilaron el albordiĝaj ŝipoj por invado.

Albordiĝa ekzerco de la filipina armeo en 2000

Tipa disvolviĝo (dua mondmilito) redakti

Kvankam praktikata de longe, tiu konkera tekniko estis plibonigita kaj tre multe uzata de la aliancanoj dum la dua mondmilito.

La teda albordiĝo de la francaj trupoj en Narvik[1] klare montris la mankon de adaptita ilaro : la trupoj estis transportataj per pasaĝerŝipoj kaj la ilaro per kargoŝipoj, kies malŝarĝado necesigis havenajn instalaĵojn. Kaj precipe la albordiĝo ne povis okazi en malamika areo.

La tekniko elpensita de la aliancanoj disvolviĝis laŭ tri ĉefaj fazoj kaj necesigis ilaron taŭgan por ĉiu el la misioj[2].

La operacoj de amfibia albordiĝo estas preskaŭ ĉiam antaŭataj per aviadila aŭ ŝipa bombardo kaj tre ofte per paraŝutiga operaco.

Unua fazo redakti

Tio konsistas en surpriza konkero kaj purigo de albordiĝa aero. La unua ondo albordiĝas per ebenfundaj barĝetoj, kiuj grundiĝas sur la plaĝoj. Por limigi ilian vundeblecon, la trupoj estas disigitaj laŭ grupetoj sufiĉe foraj unu de la aliaj.

La uzata ilaro, kreita dum la dua mondmilito konsistis tiam el :

  • albordiĝa sturma barĝo, kun kiraso per platoj, por 36 soldatoj,
  • albordiĝa soldata barĝo (larĝa), kun kapacito de ĉirkaŭ 30 soldatoj,
  • albordiĝa vehikla barĝo por la peza ilaro,
  • albordiĝa vehikla kaj soldata barĝo, por la peza ilaro, soldatoj aŭ vehikloj,
  • mekanizita albordiĝa barĝo, por la peza ilaro,
  • trenata albordiĝa vehiklo, kiu estas amfibia raŭpvehiklo aŭ tanko.

Dua fazo redakti

Kiam la plaĝo estas sekurigita, la dua sturma ondo povas veni. Surgrundigitaj per pezaj transportiloj, tiuj trupoj venas por deĵorŝanĝi tiujn de la unua ondo kaj rezisti al eventualaj malamikaj kontraŭatakoj.

Por tiu fazo, du ŝiptipoj estis uzataj :

  • albordiĝa infanteria vehiklo, 380-tuna ŝipo, kun platformo ambaŭflanke, kun kapacito de 190 soldatoj aŭ 75 tunoj da frajto,
  • albordiĝa tanka vehiklo, 300-tuna ŝipo, havanta deklivon antaŭe malleveblan, kapablan transporti 150 tunojn da ilaro aŭ 9 kamionojn aŭ 5 30-tunajn tankojn.

Tria fazo redakti

Temas pri albordiĝo de duagradaj trupoj, kiuj estas alportitaj grandkvante per pasaĝerŝipoj, la ilaro estis transportata per liberecŝipoj aŭ per ŝipoj aparte konstruitaj por rapida algrundiĝo :

  • albordiĝa tanka ŝipo, 4 000-tuna ŝipo, kun kapacito de 500 tunoj aŭ 80 kamionoj aŭ 50 tankoj. Ĝi disponis pri levponto antaŭe situanta, malantaŭ du pordoj, kiuj ebligis la malŝarĝadon de la holdo, kiu estis duetaĝa.
  • ABC aŭ "assault boat carrier", sturmŝipa transportilo, ĝi tre similis al la LST sed ĝi estas malantaŭe ŝarĝebla.

Listo de la ĉefaj albordiĝoj redakti

Malnovaj albordiĝoj redakti

Dua mondmilito redakti

Dum la Pacifika batalo, la aliancanoj kondukis 78 gravajn militajn operacojn kun almenaŭ unu bataliono

  • En aŭgusto 1940, la unuaj albordiĝaj sturmŝipoj (angle: Landing Craft Assault aŭ LCA) estis jam uzataj en majo 1940 por albordigi 120 francajn legianojn dum la batalo de Narvik[4]
  • 19-a de aŭgusto 1942, operaco Jubilee en Dieppe (Francio), kie 8 000 kanadanoj (2-a kanada divizio) kaj angloj, sub la komandado de generalo Roberts, estis engaĝitaj.
  • 8-a de novembro 1942, operaco Torch en franca norda Afriko. 107 000 soldatoj sub la komandado de generalo Eisenhower albordiĝis sur 3 areoj ĉe la marokaj marbordoj, ĉe Oran kaj ĉe Alĝero.
  • 10-a de julio 1943, Operaco Husky en Sicilio kie batalis la 15-a armegrupo de la generalo Alexander enhavanta 115 000 anglojn kaj kanadanojn kaj 66 000 usonanoj (8-a armeo de Montgomery kaj 7-a armeo de Patton).
  • 9-a de septembro 1943, Operaco Lavango ĉe Salerno en Italio, kie estis engaĝita la 5-a usona armeo de generalo Clark konsistanta el la 6-a usona korpuso de generalo Dawley kaj la 10-a brita korpuso de la generalo Mac Creery.
  • 22-a de januaro 1944, Operaco Shingle en Anzio kaj Nettuno en Italio, kun 36 000 soldatoj kaj 3 069 vehikloj de la 6-a usona korpuso de la generalo Lucas.
 
LCVP la 6-a de junio 1944 en Normandio (Francio).

Post la dua mondmilito redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La albordiĝo de 6 batalionoj, de 15 tankoj kaj de artileria grupo daŭris dum 1,5 monato. Histoire générale illustrée de la Deŭième Guerre mondiale, p. 296.
  2. Histoire générale illustrée de la Deŭième Guerre mondiale, p. 295-298
  3. Revue 1914-1918 La grande guerre, n°4, eldoninto ALP/Marshall, 1996, p. 120.
  4. Buffetaut, paĝo 27
  5. Paul Gaujac, Suez - 1956, eldoninto Lavazelle, p. 242-265

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti