Alburquerque

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alburquerque (apartigilo).

Alburquerque [alburkErke] (Alburkerko esperante) estas municipo de Hispanio, en la provinco Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Laŭ la nomo de tiu vilaĝo fondiĝis kaj estas urbo en Usono, nome Albuquerque (Nov-Meksiko) [albukErke] (notu la maleston de unu ro en tiu ĉi varianto).

Alburquerque
hispane: Alburquerque
urbo
Vidaĵo de Alburquerque ekde la kastelo
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Provinco Badajoz
Komarko Tierra de Badajoz
Situo Alburquerque
 - alteco 506 m s. m.
 - koordinatoj 39° 13′ 09″ N 07° 00′ 04″ U / 39.21917 °N, 7.00111 °U / 39.21917; -7.00111 (mapo)
Areo 723,2 km² (72 320 ha)
Loĝantaro 5 544 (2013)
Denseco 7,67 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 06510
ISO 3166-2:ES ES-EX
Alburquerque (Hispanio)
Alburquerque (Hispanio)
DEC
Situo de Alburquerque enkadre de Hispanio
Alburquerque (Provinco Badaĥozo)
Alburquerque (Provinco Badaĥozo)
DEC
Situo enkadre de Provinco Badaĥozo
Vikimedia Komunejo: Alburquerque
Retpaĝo: Registaro de Alburquerque
Map
vdr

Situo redakti

Alburquerque troviĝas en la montoĉeno Sierra de San Pedro. Nordokcidente de la Provinco de Badajoz, Ekstremaduro, tre proksima al Portugalio. Je 45 km de la provinca ĉefurbo Badajoz.

Loĝantaro redakti

La aktuala loĝantaro estas ĉirkaŭ 5.805 loĝantoj, nome "alburquerqueños", alburkerkanoj.

Geografio redakti

La ampleksa municipa teritorio (72.000 Hek.) estas formita de montaraj zonoj kaj aliaj pli ebenaj, kun grandaj anzinaroj kaj senarbaj kampoj por kultivo, de riveroj kaj rojoj de diversa akvokvanto, laŭ sezono. Partikulara ero de tiu municipo estas la nomitaj Baldíos de Alburquerque, 7500 hektaroj de fruktodonaj anzinaj teroj, de komunuma posedaĵo, administrataj de la municipo.

Pri hidrografio, la municipo apartenas al la baseno de la rivero Gvadiano. Tra ĝia teritorio fluas la rivero Gévora, alfluanto dekstre de la ĉefa rivero.

Historio redakti

Etimologio redakti

La nomo de Alburquerque (Albus querqus, de latina deveno, kiu eble signifus 'blanka anzino'). Ĉefe gravas la ĝemeligo kun la usona urbo de Albuquerque, kaj la konstantaj kontaktoj inter ambaŭ.

Deveno redakti

La Vilaĝo de Alburquerque konservas riĉan historian heredaĵon, precipe de la Mezepoko, kvankam arkeologiaj priserĉadoj datigas la devenon en araba epoko, aŭ eĉ antaŭa, en la jaroj de la Romia imperio.

Mezepoko redakti

La plej gravaj monumentoj estas tiuj starigitaj dum la Mezepoko: tiele, la historia kerno estas kronita de la elstarega Kastelo de Luna (la konestablo Álvaro de Luna estis unu el la proprietuloj); ekzistas murego kiu ĉirkaŭas plejparte la gotikjudan kvartalon, nomita Villa Adentro, kaj tie konserviĝas inter ties stratetoj multnombraj domoj kun gotikaj markoj, kelkaj el kiuj kun elementoj kiuj pruvas la judan devenon de siaj loĝintoj antaŭ la Forpelo de la judoj el Hispanio de 1492.

Militoj kun Portugalio redakti

La historio de Alburkerko ĉiam estis ligita al la militoj de Hispanio kontraŭ Portugalio, kaj pro tio la populacio, en la antikveco, suferis sinsekvajn militepokojn kun periodoj de senloĝigoj, pro tio ke la teroj detruiĝis, la viroj estis rekrutitaj kaj eĉ mortigitaj en bataloj.

Amerika konkero redakti

En la epoko de la koloniigo de Ameriko kaj Filipinoj, multaj alburkerkanoj iris tien, ĉu sukcese ĉu malsukcese: kelkaj tie mortis; aliaj, male, revenis riĉaj. Laŭ Navarro del Castillo, Alburquerque kontribuis per 96 personoj al la konkero kaj amerika kaj filipina. En la konkero kaj refondo de Caracas estis iu Juan Castaño, kiu krome partoprenis en la fondo de la venezuelaj urboj de El Tocuyo kaj La Borburata.

Aliflanke, en la konkero de Peruo partoprenis la fama kapitano Juan Ruiz de Arce, kiu korme verkis kronikon de la eventoj de la kapto de la Inkao Atahualpa kaj pri la priskribo de la longa veturado kiun la soldatoj de Pizarro faris ekde Cajamarca ĝis Cuzco.

Lastaj jaroj redakti

Dum la Hispana Intercivitana Milito la frankismaj armeo kaj reĝimo mortigis multajn alburkerkanojn kiuj estis ĉu maldekstruloj ĉu kunlaborintoj de la ĝistiama reĝimo ĉu simplaj kamparanoj.

Festoj redakti

La ĉefaj festoj kiujn oni celebras en Alburquerque estas la Romería de la Virgen de Carrión, kun amasa kampra renkontiĝo posttagmeze de la 7a de septembro, kaj religiaj ceremonioj venonttage.

Rememorigante la mezepokan pasintecon oni celebras lastatempe ĉiujare, en la dua monatduono de aŭgusto, la Mezepokan Festivalon Villa de Alburquerque kun teatro, pasakaljo, turniroj, sabatorgioj kaj aŭtodafeoj, inter aliaj, pri la tiama vivo, invitante la vizitanton merĝi en la pasinteco kaj vivi tiaman scenaron.

Por junularo oni celebras la lastan semajnfinon de julio muzikan festivalon indie-pop, nomita ContemPOPránea, kiu kunigas muzikistojn kaj junulojn de la tuta Hispanio en la senegala etoso de la promenejo de "Las Laderas ", en la deklivo de la majesta fortikaĵo de la "Kastelo de Luna".

Gravuloj redakti

Gravuloj naskitaj en Alburquerque, inter aliaj, estas la jenaj:

Ĝemelitaj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti