Alcide De Gasperi (naskiĝis en Pieve Tesino la 3-an aprilo 1881, mortis en Borgo Valsugana la 13-an aŭgusto 1954) estis itala ĵurnalisto kaj politikisto. Unue li estis elstarulo de la partio Partito Popolare Italiano Kaj poste li fondis la partion Democrazia Cristiana per sia verko La rekonstruikaj ideoj de la Kristana Demokratio.

Alcide De Gasperi
Ĉefministro de Italio
Persona informo
Alcide De Gasperi
Naskonomo Alcide Amedeo Francesco Degasperi
Naskiĝo 3-an de aprilo 1881 (1881-04-03)
en Pieve Tesino, Graflando Tirolo,  Aŭstrio-Hungario
Morto 19-an de aŭgusto 1954 (1954-08-19) (73-jaraĝa)
en Borgo Valsugana
Tombo Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italagermana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioReĝlando ItalioItalio vd
Alma mater Giovanni Prati - Trento • Universitato de Vieno vd
Partio Itala kristan-demokrata partio vd
Subskribo Alcide De Gasperi
Familio
Edz(in)o Francesca Romani vd
Infanoj Paola De Gasperi • Maria Romana Catti de Gasperi vd
Profesio
Okupo politikistolingvistoĵurnalistodiplomato vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
Ĉefministro de Italio
Dum 1946-1953
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la unua Ĉefministro de la Itala Respubliko la 10-an de julio 1946 kaj plenumis la plej longdaŭran mandaton el ĉiuj italaj posteulaj ĉefministroj, ĝis la 17-a de aŭgusto 1953. Li estas agnoskata kiel unu el la patroj de la Respubliko kaj, kune kun la franco Robert Schuman, la germano Konrad Adenauer kaj la italo Altiero Spinelli, de la Eŭropa Unio.