Alconada de Maderuelo

Alconada de Maderuelo [alkoNAda demadeRŬElo] estas municipo en la plej oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Alconada de Maderuelo estas komprenebla etimologie kiel A. de Maderuelo (lignaĵeto), sed alude al Maderuelo, iama pli ĉefa urbo. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon Alconadilla.

Alconada de Maderuelo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40529
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 3° 29′ U (mapo)41.45-3.4858333333333Koordinatoj: 41° 27′ N, 3° 29′ U (mapo) [+]
Alto 948 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alconada de Maderuelo (Provinco Segovio)
Alconada de Maderuelo (Provinco Segovio)
DEC
Alconada de Maderuelo
Alconada de Maderuelo
Situo de Alconada de Maderuelo
Alconada de Maderuelo (Hispanio)
Alconada de Maderuelo (Hispanio)
DEC
Alconada de Maderuelo
Alconada de Maderuelo
Situo de Alconada de Maderuelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alconada de Maderuelo [+]
vdr
Alconada de Maderuelo en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 12,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 22 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 300 el jaro 1900.

Ĝi distas 90 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Maderuelo, Aldealengua de Santa María, Campo de San Pedro, Riaguas de San Bartolomé kaj Languilla.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝi estis iam en la Comunidad de Villa y Tierra de Maderuelo kaj en la provinco Burgoso.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti