Aldehido estas organika, alifata kemia kombinaĵo, en kiu la karbonilgrupo (C=O) ligiĝas al la ĉenfina karbonatomo, tio diferencigas de la ketonoj. La ĉenfina karbonila grupo estas tre reakciema. Pro tio aldehidoj tre taŭgas kiel bazmaterialoj por la sintezo de aliaj organikaj kombinaĵoj.

La apuda bildo montras la ĝeneralan strukturan formulon de la aldehidoj; R en la plej simpla molekulo (formaldehido) estas H-atomo, cetere iu karbonhidrogeno.

La aldehidoj estas sintezeblaj per oksidigo el alkoholoj.

La aldehido sen R formas la aldehidan grupon.

Aldehidoj redakti

Vidu ankaŭ redakti