Aldo PONTREMOLI (19a de januaro 1896 – 25a de majo 1928) estis itala fizikisto kiu estis profesoro pri teoria fiziko en la Universitato de Milano ekde 1926 kaj kiu fondis kaj direktoris la Instituton de Progresa Fiziko de la Universitato de Milano el 1924 ĝis sia malapero kaj supozita morto en majo 1928. Pontremoli estis unu el la ses homoj kiuj malaperis kun la aerŝipo Italia post ĝia falo sur la glacio de Arkto la 25an de majo 1928.

Aldo Pontremoli
Aldo Pontremoli (maldekstre) kaj Finn Malmgren studante la magnetan kampon dum la ekspedicio de Umberto Nobile al Arkto en 1928
Aldo Pontremoli (maldekstre) kaj Finn Malmgren studante la magnetan kampon dum la ekspedicio de Umberto Nobile al Arkto en 1928
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1896 (1896-01-19)
en Milano
Morto 25-an de majo 1928 (1928-05-25) (32-jaraĝa)
en Barenca Maro
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"Politekniko de Milano
Okupo
Okupo fizikisto • esploristo
vdr

En 1926 li estis nomumita al ĵus kreita katedro de teoria fiziko de la Universitato de Milano (kiel Enrico Fermi en Romo kaj Enrico Persico en Florenco). La esplorado de Pontremoli temis ĉefe pri teoria fiziko, optiko, nuklea fiziko kaj hidrodinamiko.

Bibliografio redakti

  • Pugno Vanoni, E. (1930). "Aldo Pontremoli Note biografiche" (PDF). Il Nuovo Cimento. Bologna: Nicola Zanichelli Editore. Nuova serie, Anno VII: 41–49. Bibcode:1930NCim....7...41P. doi:10.1007/bf02957615. Arkivita el la originalo (PDF) la 29an de novembro 2003. alirita la 31an de decembro 2019.