Alejandro Jodorowsky

Alejandro JODOROWSKY estas artisto kiu disponas multajn komunikajn perilojn kiaj apertaj kunvenoj kaj prelegoj, teatraĵoj, pantomimo, filmoj, bildromanoj, romanoj, ks por disvolvigi universon distingeble sian, stampita per siaj influoj kiaj interalie diventarokoj, superrealismo, esoterismo, alĥemio, simbolismo, psikedelismo, sciencfikcio, psikoterapio...

Alejandro Jodorowsky
Persona informo
Alejandro Jodorowsky Prullansky
Naskiĝo 17-an de februaro 1929 (1929-02-17) (95-jaraĝa)
en Tocopilla
Etno judoj vd
Lingvoj hispanafranca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco ĈilioFrancio vd
Alma mater Universitato de Ĉilio vd
Familio
Patro Jaime Jodorowsky Groismann vd
Patrino Sara Felicidad Prullansky Arcavi vd
Gefratoj Raquel Jodorowsky vd
Edz(in)o Bernardette Landru • Valérie Tremblay • Pascale Montandon-Jodorowsky vd
Infanoj Adán Jodorowsky • Brontis Jodorowsky • Axel Jodorowsky vd
Profesio
Alia nomo Jodo vd
Okupo verkistofilmreĝisorodramaturgoscenaristofilmmuntisto • sciencfikcia verkisto • filozofo • poeto • teatra reĝisoro • mimo • aktorokomponisto • bildliteratura verkisto • artistopupteatristoskulptisto • eseisto • pentristo • desegnisto • reĝisoro • filmproduktoro • comics creator • bildliteraturisto • desegnisto de bildrakonto vd
Aktiva en ParizoĈilio vd
Aktiva dum 1948– vd
Verkado
Verkoj The Incal ❦
El Topo ❦
The Holy Mountain ❦
The Saga of The Meta-Barons vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elmigrante de sia naskiĝlando Ĉilio al Francio kiam li estis 24, li kunturneis kun la fama mimo Marcel Marceau kaj animis kaj verkis teatraĵon «Panique» (paniko). Li transloĝiĝas en Meksiko de 1965 al 1975 kaj tie li reĝisoris siajn tri plej famajn filmojn, grandparte memfinancitaj. Fando y Lis (Fando kaj Lis; 1967), El Topo (La Talpo, 1970) kaj La Montaña sagrada (La Sankta Monto, 1973) estas kvazaŭaj inicaj vojaĝoj, foje absurdaj, perfortecaj, pornografiajmetafizikaj sed ĉiam metaforaj kaj humuraj. Ili ne trafis tujan sukcesegon sed fariĝis kultaj en subgrundaj medioj.

Ekde la 1980-oj kaj regule ĝis nun, li kutimas prelegi en diversaj parizaj apertaj lokoj pri temoj tuŝante internan vekiĝon kaj spiritecon. Li cetere redesegnis modernan eldonon de Marsejla tarokaro.

Paralele de ĉio ĉi, Jodorowsky montriĝis fekundega scenaristo de fantastaj bildrakontoj (21 sagaoj ĝis nun). Tiuj ĉi estas tradukitaj en pli ol dek lingvoj.

Infanaĝo redakti

Alejandro Jodorowsky, foje kromnomita «Jodo», naskiĝis la 17-an de februaro 1929 en norda Ĉilio, de rusdevenaj judaj gepatroj. Li poste studis filozofion kaj psikologion en Santiago, du fakoj kiujn li ankoraŭ pritraktas en siaj verkoj nuntempe, inter aliaj. Li frue komencis sian artistan vivon: li ekpublikigis sian propran poezion en 1945, 16-jaraĝa. Je tiu tempo, li kunlaboris kun ĉiliaj poetoj Nicanor Parra kaj Enrique Lihn. Li disvolvigis intereson pri marionetoj kaj mimiko. 17-jaraĝe, li debutis kiel aktoro kaj unu jaro poste li kreis pantomiman trupon, «teatro mimico» (teatro mimiko). Li verkis sian unuan teatraĵon, «El Minotauro» (La Minotaŭro) en 1953 (24 jaraĝa).

La sama jaro, li transloĝiĝas al Parizo, Francio por studi pantomimon kun Etienne Decroux, instruisto de Marcel Marceau. La sekvonta jaro, li kuniĝas al la trupo de Marceau kaj turneos tutmonden.

Psikomagio redakti

Jodorowsky estas fama kiel «antaŭesploranto» pri praktikado de diventaroko, kiun li senigas de ĝia okulta signifo por kunligi ĝin kun la psika kaj instinkta sferoj de homo. Li dediĉis sian tempon dum dek-kvin jaroj redesegni la komunan eldonon de la marsejla taroko, kune kun Philippe Camouin, posteulo de la grandaj kartaj majstroj de Marsejlo. De tio, li venis al pli terapiaj laboroj en tri fakoj: psikomagio, psikogenealogio kaj inica masaĝo. Psikomagio celas kuraci psikologiajn vundojn per resaniga efiko de ludado de teatraĵoj kiu rekte influus subkonscion kaj senkatenus ĝin de maljunaj traŭmatoj, kelkfoje transpasitaj de generacio al generacio. Laŭ psikogenealogio, oni estas profunde stampita de sia familio en oniaj kvalitoj kiel en oniaj malkvalitoj, kaj terapia procezo estus nekompleta se ne konsiderante onian genealogian arbon.

Li verkis plurajn poemarojn kaj librojn pri taroko, pri siaj terapiaj metodoj kiel Psicomagia: la trampa sagrada kaj du aŭtobiografiojn. Ĝis nun, li publikigis dudek-tri romanojn kaj filozofiajn traktaĵojn.

La mistika kabaredo redakti

 
Jodorowsky

Ekde la 1980-oj kaj regule ĝis nun, Jodorowsky organizas kaj vivigas senpagajn kaj apertajn kunvenojn, «la mistika kabaredo» en Parizo en lokoj tiom diversaj kiom kafejo, universitatodoĵo, aranĝitaj kvazaŭ agoroj. Tiuj kunsidoj tipe okazas merkredon, komencas kiel tarokleciono kaj kulminas en prelego longa je unu horo, kiu foje arigas centojn da ĉeestantoj, kiujn Jodorowsky tiam lotas por alparoli pri profunde kelkajn personojn individue. Kun tiuj ĉi, kaj helpe de forta bazo da studentoj de sia filozofio, li pritraktas temojn tuŝante internan vekiĝon kaj floriĝon kiel zeno (kiun li studis kun Takata Ejo), luktartoj, ĉiliaj tradicioj, spirita heredaĵo de l'homaro, masaĝo, «saĝeco de ŝercoj», psikoanalizo, Carlos Castañeda, ktp... Dum tiuj kunsidoj, li kompreneble ankaŭ prezentas psikomaĝion kaj psikogenealogion kaj ties terapiaj efikoj, por ke personoj «fariĝu pli konsciaj» kiel li diras. El ĉiuj siaj okupoj, Jodorowsky konsideras tiujn kunsidojn kiel la plej grava.

Dum sia tuta kariero, Alejandro Jodorowsky akiris renomon de filozofo kaj klerulo, kiu prezentas intruojn de religiaj, spiritaj kaj psikologiaj majstroj kun pragmata kaj imaga klopodoj, al kiuj li aldonas artan dimension, ĉiam grava parto de sia laboro.

Kino redakti

La kina kariero de Jodorowsky komencas en 1957, kiam li estas ankoraŭ en Francio, per La Cravate (la kravato), ankaŭ nomita Les têtes interverties (la interŝanĝitaj kapoj), mallonga filmo adaptita de novelo.

Ekde kiam li transloĝiĝis en Meksiko, li kreas la «avangardan teatron», kaj enscenigas teatraĵon de si mem, Leonora Carrington, Samuel Beckett, Eugène Ionesco, August Strindberg aŭ de lia amiko Fernando Arrabal. Baldaŭ, li fondas sian propran produktadfirmaon Producciones Panicas por financi sian unuan longan filmon, ankaŭ inspirita de Arrabal, Fando y Lis (Fando kaj Lis).

Bildliteraturo redakti

Produktaĵoj redakti

Scenaristo de bildrakontoj redakti

Verkisto de libroj redakti

  • Cuentos Panicos (1963) ilustrita de Roland Topor
  • Teatro Pánico (1965)
  • Juegos Pánicos (1965)
  • El Topo, fábula pánica con imágenes (1970) scenario de la filmo El Topo
  • Fábulas Pánicas (1977) reeldono de kelkaj strioj el el Heraldo de Mexico
  • Las ansias carnívoras de la nada (1991)
  • Donde mejor canta un pájaro (1992)
  • Psychomagie/Approches d´une thérapie panique (1995) ISBN 968-6941-04-5
  • Griffes D´Ange (1996) ilustrita de Jean Giraud
  • Antología Pánica (1996) kun Daniel González-Dueñas
  • Los Evangelios para sanar (1997) ISBN 968-27-0701-3
  • La Sagesse des blagues;Le doigt et la lune;Les histoires de Mulla Nasrudin (1997) ilustrita de George Bess
  • El niño del jueves negro (1999)
  • Albina y los hombres-perro (2000)
  • La Trampa Sagrada (2000)
  • No basta decir (2000)
  • La danza de la realidad (2001) Aŭtobiografio ISBN 987-566-067-1
  • El loro de las siete lenguas (2001)
  • El Paso del ganso (2001)
  • Ópera Panique,ou l`éloge de la quotidenneté (2001) teatraĵo
  • El tesoro de la sombra (2003)
  • Fábulas Pánicas (2003) reeldono de ĉiuj strioj el el Herlado de México
  • El dedo y la luna (2004)
  • Piedras del camino (2004)
  • La voie du Tarot (2004)
  • Yo, el tarot (2004)
  • El Maestro y las Magas (2006)

Reĝisoro de filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti