Aleksandr BLINOV estas rusia esperantisto. Li estis aktivulo de la "dua" Sovetia Esperantista Junulara Movado, kiu ekzistis en la perestrojka Sovetunio kaj posta Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj de 1988 ĝis 2000, interalie kiel ties membro de la komitato de SEJM respondeca pri amasaj aranĝoj en 1991-1992 kaj pri informa kaj eldona agado en 1993-1994. En 1993 li interalie organizis la kvinan eldonon de la evento "Esperanto - Lingvo Arta" en Ĉeboksari. En 2003 li kun aliaj fondis la institucion Ĉeboksara Esperanto-Centro, kaj de 1997 ĝis 1998 samkiel de 2009 ĝis 2012 estis prezidanto de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. En 1999-2000 li krome funkciis kiel ĝenerala sekretario en la estraro de TEJO.

Aleksandr Blinov
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr