Aleksandr KUBALOV (osete Къубалты Алыксандр [k’uBALti alikSANDR]; 18711937) estis oseta poeto, dramaturgo, socia kaj kultura aganto. Li estis praktikanta juristo, fininta juran fakultaton de Kieva Universitato.

Aleksandr Kubalov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1871 (1871-01-01)
en Batako
Morto 1-an de januaro 1937 (1937-01-01) (66-jaraĝa)
Lingvoj oseta vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Faculty of Law of Taras Shevchenko National University of Kyiv vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La plej konata poemo de Kubalov estas "Afĥardti Ĥasana", kiu baziĝas sur popolaj heroaj legendoj. La poemo rakontas pri malriĉa oseta junulo (Ĥasana AFĤARDTI), kiu laŭas la moron de sanga venĝo mortigante naŭ junulojn de la familio, kies reprezentanto iam mortigis lian patron. La poemo, aperinta libroforme en 1897, iĝis la unua presita poezia verko en la oseta lingvo.

Krom verkado Kubalov ankaŭ kolektadis osetan folkloron, interalie eldoninte en 1905 prilaboritan kaj versigitan tekston de narta eposo (en la rusa traduko aperis en 1906).

Post la Oktobra Revolucio Kubalov daŭre verkis. Tamen li estis por multaj reprezentanto de antaŭrevolucia socio, kredeble pro tio li estis arestita en 1937 kaj pereis en malliberejo.

Literaturo redakti

  • Джусойты Нафи. Къубалты Алыксандр // Къубалты Алыксандр. Уацмыстæ. — Орджоникидзе: Ир, 1978. Ф. 19.
  • Джыккайты Шамил. Ирон литературæйы истори. — Дз.: Ир, 2003. Ф. 140.

Eksteraj ligiloj redakti