Aleksandr Lebedev
rusia entreprenisto kaj politikisto
Aleksandr Jevgenieviĉ Lebedev (ruse Алекса́ндр Евге́ньевич Ле́бедев, prononco ɐlʲɪˈksandr jɪvˈɡʲenʲjɪvʲɪtɕ ˈlʲebʲɪdʲɪf; naskiĝis la 16-an de decembro 1959) estas rusia komercisto, kiu foje titoliĝis esti unu el la rusiaj ekonomiaj oligarĥoj ekestintaj post la pereo de Sovetunio kaj la privatigo de ties ekonomio.
Aleksandr Lebedev | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1959 (64-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio ![]() |
Alma mater | MGIMO ![]() |
Familio | |
Patro | Евгений Николаевич Лебедев (en) ![]() ![]() |
Patrino | Мария Сергеевна Лебедева (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Natalia Sokolova (en) ![]() ![]() |
Amkunulo | Elena Perminova (en) ![]() ![]() |
Infano | Jevgenij Lebedev ( ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto entreprenisto bankisto ekonomikisto membro de la ŝtata Dumao ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.alebedev.ru/ |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0f/Alexander_Lebedev%2C_Non-Executive_Director%2C_Independent_and_Evening_Standard_-_Chatham_House_2012.jpg/300px-Alexander_Lebedev%2C_Non-Executive_Director%2C_Independent_and_Evening_Standard_-_Chatham_House_2012.jpg)
En Marto 2012, la usona magazino Forbes listigis lin kiel unu el la plej riĉaj rusianoj kaj taksis lian kapitalon je 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj.[1] Li posedas parton de la rusia gazeto Novaja Gazeta[2] kaj kun sia filo Jevgenij Lebedev posedas kvar gazetojn en Britio: The Independent, The Independent on Sunday, Evening Standard kaj i Newspaper.
Referencoj
redakti- ↑ profilo de li en la retejo de la magazino Forbes (angle)
- ↑ artikolo "Tycoon linked with Litvinenko ‘survived poisoning’", de John Elliott kaj Jon Ungoed-Thomas, en la gazeto The Sunday Times la 7-an de januaro 2007