Aleksandr Suvorov (ŝipo)

Motorŝipo Aleksandr Suvorov estas kruiza rivera ŝipo de la tipo 92-106 nomita omaĝe al Aleksandr Suvorov. Konstruita en Komárno (Ĉeĥoslovakio, nun Slovakio) en 1979, ĝi estis uzata por ripozcelaj kruizoj laŭ riveroj de eŭropa Rusio. En 1983 la ŝipo famiĝis pro katastrofo kun multaj viktimoj.

Katastrofo en 1983 redakti

La 5-an de junio 1983, navigante la itineron inter Rostov-na-Donu kaj Moskvo, je 22:45 la ŝipo eniris ne la ĝustan arkon de la Uljanovska ponto trans Volgo kaj tuŝis la konstruaĵon. Rezulte de la albatiĝo la tuta supra ferdeko kun la fumtuboj kaj kinejo estis detruita. En la momento de la albatiĝo la ŝipo navigis kun rapideco ĉ. 25 km/h kaj laŭ inercio ankoraŭ navigis 300 metrojn plu.

Ankaŭ la ponto estis serioze damaĝita. La parto de fervojo super la arko estis movita je 40 centimetroj flanken, rezulte de kio devojiĝis 11 vagonoj de la kargotrajno, kiu tiutempe iris laŭ la ponto kun rapideco ĉ. 70 km/h. Parto de la vagono renversiĝis, ŝutante la kargon (lignon, karbonon kaj grenon) ankaŭ sur la ŝipon.

Laŭ diversaj datumoj en la katastrofo pereis de 176 ĝis 600 homoj[1]. Necertecon pri la nombro kaŭzas la fakto, ke la kruizŝipo estis troŝarĝita, inter la pasaĝeroj certe estis neregistritaj ripozantoj, i. a. parencoj de la navigistaro. La granda kvanto de viktimoj estas klarigebla per la fakto, ke vespere multaj ripozantoj estis en dancejo kaj kinejo en la supra ferdeko.

Multajn vunditojn oni sukcesis savi dank’ al bone organizita savoperacio. Helpis ankaŭ la fakto, ke samtempe ne preteriris aliaj ŝipoj: tiel saviĝis tiuj, kiuj saltis en la akvon ĉe la albatiĝo kontraŭ la ponto.

Kialoj de la katastrofo redakti

Inter la kialoj de la katastrofo oni nomis:

  • Malatentemon de la navigisto kaj la stiristo.
  • Mankon de signalaj lumoj sur la ponto en la malluma tempo.
  • Aspekton de fervojista budo, kiu nokte povis ŝajni signo de trairebla arko.

Sorto de la ŝipo redakti

La ŝipo estis rekonstruita kaj daŭre funkcias kiel kruizŝipo por 316 pasaĝeroj.

La 30-an de majo 2008 okazis akcidento pri la ŝipo en kluzo de la kanalo inter riveroj Moskvo kaj Volgo. En la kluzo la ŝipo tuŝis muron de la kluzo, rezulte de kio rompiĝis ĝia stirsistemo; la ŝipo ne povis daŭrigi la vojaĝon kaj estis sendita al riparado. La pasaĝeroj revenis en Moskvon per busoj.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-24. Alirita 2008-08-18.