Aleksandro Baranov

Aleksandro Andrejeviĉ BARANOV (ruse: Александр Андреевич Баранов; naskiĝis en 1747 en Kargopol, Arĥangelska provinco; mortis en novembro 1819 en Batavia (Javo) hejmenvojaĝante al Rusujo) estis en 1790 unu el la du regionaj estroj de la Schelikov-Golikov-peltofirmaoj en Alasko. Ekde 1799 li estris la tiam fondita rus-amerika kompanio kaj tiel la regionon de Rusameriko kaj de la kurilaj insuloj.

Aleksandro Baranov
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1747 (1747-11-23)
en Kargopol
Morto 16-an de aprilo 1819 (1819-04-16) (71-jaraĝa)
en Javo
Lingvoj rusa
Loĝloko Rus-Ameriko
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esploristo • politikistoentreprenistokomercisto
vdr

Vivo redakti

Baranov forlasis sian patran hejmon 15-jara. Li iĝis sukcesa komercisto en Irkutsk (Siberio). Allogis lin en la tiaman Rusamerikon, la nunan Alaskon, la kreskiĝanta peltokomerco. Sukcese li kreis kaj estris komercejojn en la regiono de la insulo Kodiak.

En 1799 Baranov iĝis pro la agado de Nikolaj Rezanov estro de la influriĉa rus-amerika kompanio. Li konservis la postenon ĝis 1818 kaj dum tiu periodo estris ĉiujn interesojn de la kompanio en Alasko, sur la Aleutaj insuloj kaj sur la Kurilaj insuloj dum kreskiĝis la komerco de feloj de mar-lutroj kaj fokoj.

Baranov antaŭenigis la lernejan sistemon, interalie por indiĝenoj. Dum la estrado de Baranov la rusortodoksaj misiistoj laboris en Rusameriko. Multaj inter ili akuzis la rusajn felkomercistojn pri krueleco kaj ekspluato de la indiĝenoj. Baranov havis ne ĉiam bonan rilaton al la misiistoj, kiuj ofte kaŝe helpis la indiĝenojn.

Post anstataŭigo de Hagemeister en 1818, Baranov enŝipiĝis en 1819 por hejmenvojaĝi al Rusujo, malsanegiĝis dum la vojaĝo kaj mortis samjare dum paŭzo en Batavia (la nuna Ĝakarto) en la Sunda Markolo inter Javo kaj Sumatro. Lia korpo estis enmarigita. En la dua mondmilito Usono nomis ŝipon laŭ li.

Bibliografio redakti

  • Engstrom, Elton und Engstrom, Allan, Alexander Baranov & A Pacific Empire, Juneau, 2004.
  • Galitzin [Galitzan], Emmanuel, Notice biographique sur Alexandre Andreievitch Baranof, in: Nouvelles Annales des voyage et des sciences geographiques, 5th series, 6th year, Vol. 1, 1850, S. 242-246.
  • Khlebnikov, Kiril Timofeevich, Baranov: Chief Manager of the Russian Colonies in America, translated by Colin Bearne, edited by Richard A. Pierce, Kingston, 1973.
  • Pierce, Richard A., Russian America: A Biographical Dictionary, Fairbanks and Kingston: Limestone Press, 1990, S. 20-23.
  • Chevigny, Hector, Lord of Alaska: Baranov and the Russian Adventure, 1958. [Fiktion]
  • Groma, Peter, Kaiser von Alaska, Berlin: Argon Verlag, 1958 [Fiktion]
  • Meissner, Hans-Otto, In Alaska bin ich Zar. Die Abenteuer des Alexander Baranow, Stuttgart: Cotta, k. J. [Fiktion]