Aleksej Borisoviĉ MILLER (ruse Алексей Борисович Миллер; n. la 31-an de januaro 1962 en la tiama urbo Leningrado) estas la estrara prezidanto de la rusia konzerno Gazprom.

Aleksej Miller
Persona informo
Naskonomo Алексей Борисович Миллер
Naskiĝo 31-an de januaro 1962 (1962-01-31) (62-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater FINEK
Okupo
Okupo entreprenistoekonomikistopolitikisto • entreprenisto
vdr
Aleksej Miller dum 2013

Miller ĝis la jaro 1984 studis en la tiama Leningrada Instituto de Financoj kaj Ekonomiko (ruse Ленинградский финансово-экономический институт). Dum la 1980-aj jaroj li estis ano de ekonomiistaj rondoj, kiuj okupiĝis pri ekonomiaj ŝanĝoj de Sovetunio, kaj post la disfalo de Sovetunio laboris en la urba administracio de sia naskiĝurbo, kiu nun denove nomiĝas Sankt-Peterburgo. Dum majo 2001 la tiama rusia prezidento Vladimir Putin nomumis lin prezidanto de la konzerno Gazprom. Miller esence influis la restrukturigan proceson de la konzerno inter la jaroj 2001 kaj 2005. Li konsideriĝas lojala kunlaboranto de Vladimir Putin kaj unu el la plej potencaj homoj de Rusio.

Eksteraj ligiloj redakti