Alessandra Mussolini

Alessandra MUSSOLINI estas la nepino de la faŝisma diktatoro Benito Mussolini, kaj membro de la itala parlamento. Ŝi naskiĝis en Romo en 1962, kaj ŝi fakte estas la filino de Anna Maria Sciccolone, kiu estas la fratino de Sophia Loren, kaj de Romano Mussolini, kiu siavice estas la filo de Benito.

Alessandra Mussolini
Mussolini dum salutado
Mussolini dum salutado
Persona informo
Alessandra Mussolini
Naskiĝo 30-a de decembro 1962
en Romo
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko Napolo vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" • American Overseas School of Rome vd
Partio Itala Socia Movado, Nacia Alianco
Familio
Patro Romano Mussolini vd
Patrino Anna Maria Villani Scicolone vd
Gefratoj Rachele Mussolini vd
Infanoj Romano Floriani Mussolini vd
Parencoj Sophia Loren • Edda Mussolini • Vittorio Mussolini • Bruno Mussolini • Anna Maria Mussolini vd
Profesio
Okupo politikistomodelo • filmaktoro • muzikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
En TTT Openpolis.it
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam ŝi estis juna ŝi provis fariĝi aktorino, kaj ŝi efektive aktoris en kelkaj filmoj, ofte iom erotikaj.

En la naŭdekaj jaroj ŝi decidis dediĉi sin mem al politiko. En 1992 ŝi fariĝis parlamentano por la Itala Socia Movado, ekstrema dekstra partio kun faŝismaj tendencoj. La partio poste ŝanĝis sian nomon al Nacia Alianco, kaj fariĝis pli modera, oficiale rifuzante la faŝisman ideologion. En 2003, Alessandra Mussolini eliris de la partio por protesti pri la fakto ke la estro de ĝi, Gianfranco Fini, deklaris dum vizito al Jerusalemo ke faŝismo estis la absoluta malbono de la dudeka jarcento. Ŝi tuj kreis novan partion nomatan Alternativa Sociale (Socia Alternativo) kiu estis fakte kolekto de ekstrem-dekstraj partioj kaj movadoj, kaj sukcesis esti elektita al la Eŭropa Parlamento. En la ĝeneralaj elektoj en 2006, ŝia partio alianciĝis kun la koalicio de Berlusconi. Ĉi tiu movo altiris multajn kritikojn al Berlusconi pro lia preteco alianciĝi kun ekstremistoj. Ĉiukaze, la rezultoj estas seniluziigaj kaj Mussolini ne sukcesis atingi la parlamenton.

La naŭan de marto 2006, dum la elekta kampanjo, Alessandra Mussolini partoprenis al televida programo nomata Porta a Porta, kie ankaŭ estis kandidato de la komunisma partio nomata Vladimir Luxuria, kiu estas transgenrulo. Kiam Antonio di Pietro nomis Mussolini "faŝisto", ŝi respondis «pli bone esti faŝisto ol frocio». La itala vorto frocio estas insulta vorto kiu indikas samseksemulojn. La frazo kaŭzis skandalon.