Alessandro Carmelo Ruffinoni

Alessandro Carmelo Ruffinoni (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1943 en Piazza Brembana) estas itala episkopo

Alessandro Carmelo Ruffinoni
MS-ro Ruffinoni la tagon de sia episkopa konsekrado
MS-ro Ruffinoni la tagon de sia episkopa konsekrado
MS-ro Ruffinoni la tagon de sia episkopa konsekrado
Persona informo
NomoAlessandro Carmelo Ruffinoni
Dato de naskiĝo26-a de aŭgusto 1943
NaskiĝlokoPiazza Brembana
Aĝo80
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoItalio
EtnecoItaloj [+]
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estas skalabriniana pastro kaj episkopo de Caxias do Sul en Brazilo ekde la 21-a de majo 2008.

Biografio redakti

Alessandro Carmelo Ruffinoni naskiĝis en Piazza Brembana, en la Provinco de Bergamo. Li studadis en Rezzato kaj Cermenate, poste eniris en la "Kongregacion de Misiistoj de Sankta Karlo" en 1961. Tie, li estis ordenita pastro la 8-an de marto 1970. Tuj post sia ordeniĝo, en novembro, li foriris al Brazilo kiel misiisto.

De 1971 al 1981, li estis edukisto en seminarioj de Casca kaj Guaporé. De 1982 al 1984, li estis paroĥestro en la paroĥo Nossa Senhora da Pompéia en Porto Alegre. De 1988 al 1998, li estis direktoro de Centro Missionero P. Luigi Valtulini en Ciudad del Este, en Paragvajo. Li ankaŭ estis ĝenerala superulo en la diocezo de Ciudad del Este. De 1999 al 2004, li estis provinca superulo en Brazilo. En 2005, li fariĝis kunordiganto de la ĉef-dioceza pastoralo de migrantoj de Asunción.

Episkopo redakti

Li estis konsekrita help-episkopo de ĉef-diocezo de Porto Alegre la 17-an de majo 2006 (titulara de diocezo Furnitana Maior)[1]. De 2007 al 2011, li estis respondeca pri la Pastoralo de Brazilanoj al fremduloj.

La 16-an de junio 2010, la papo Benedikto la 16-a nomis lin episkopo-asistanto de Caxias do Sul. Li fariĝis episkopo la 6-an de julio 2011[2].

Moto redakti

Na Igreja ninguém è estrangeiro («En la Eklezio neniu fremdulas»)

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti