Alessandro Marcello

Alessandro Ignazio MARCELLO (n. 1-an de februaro 1673 en Venecio; m. 19-an de junio 1747 en Venecio) estis itala nobelulo, kiu montriĝis i.a. kiel poeto, filozofo kaj matematikisto. Hodiaŭ li estas konata same kiel sia frato Benedetto Marcello ĉefe kiel komponisto de la baroko.

Alessandro Marcello
Persona informo
Aliaj nomoj Eterio Stinfalico
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1673 (1673-08-24)
en Venecio
Morto 19-an de junio 1747 (1747-06-19) (73-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Villa Giusti
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Alma mater Universitato de Padovo
Familio
Frat(in)o Benedetto Marcello
Okupo
Okupo komponisto • matematikisto • juristo • poeto • filozofo
Verkoj Hobojo-konĉerto (Marcello)
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Alessandro Marcello devenis de venecia patriciofamilio. Li komponis plurajn kolektojn da solokonĉertoj inter ili ses konĉertoj sub la nomo La Cetra (la citro) samkiel kelkajn kantatojn, ariojn, kanzonetojn, kaj violonsonaton. Siajn verkojn li publikis kiel membro de la Accademia dell'Arcadia sub sia "arkadia" pseŭdonimo Eterio Stinfalico.

Lia plej konata verko estas la konĉerto por hobojo kaj orkestro d-minoro, kiun Johann Sebastian Bach poste aranĝis por klaviceno (BWV 974). Tiaj konĉertoj oni ofte uzis kiel filmmuziko en multaj filmoj pro ilia sono emocia kaj kortuŝa, entute indas rememori la finon de Miriam si sveglia a mezzanotte, kiu ĉesas sur notoj tristaj kaj melankoliaj de la hobojo.

Kvankam liaj verkoj hodiaŭ nur malofte estas prezentataj, oni rigardas Marcellon kiel ege kapabla kaj talentita komponisto. Liaj konĉertoj La Cetra estas laŭ Grove "nekutimaj pro iliaj blovinstrumentaj partoj, koncizeco kaj kontrapunkta praktiko ene de vaste laŭ-Vivaldi-a stilo, elstarigante lin kiel lasta antaŭposteno de la klasika venecia baroka konĉerto."

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Héliane Derégis: Alessandro Marcello nel terzo centenario della nascita. (Venezia 1669-1747). Sei cantate da camera. (= Historiae musicae cultores; 26). Olschki, Florenz 1969
  • Eleanor Selfridge-Field: The music of Benedetto and Alessandro Marcello. A thematic catalogue, with commentary on the composers, repertory and sources. Clarendon Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-316126-5

Fonto redakti

  • The Grove Concise Dictionary of Music, Oxford University Press, 1994

Eksteraj ligiloj redakti