Alessandro POERIO (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1802 en Napolo, mortinta la 3-an de novembro 1848 en Venecio) estis itala poeto kaj akra naciemulo.

Alessandro Poerio
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1802 (1802-08-27)
en Napolo
Morto 3-an de novembro 1848 (1848-11-03) (46-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Cemetery of San Michele vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Patro Giuseppe Poerio vd
Gefratoj Carlo Poerio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de advokato fama, la barono Giuseppe Poerio batalis en 1820 kuraĝe en revoluciaj tachmentoj kaj arestitis. Poste li vivis, kiel la patro, en ekzilo. Li vizitis kune kun li Germanion, okupiĝis pri filozofio kaj filologio en Göttingen kaj vidis ankaŭ Berlinon, Heidelberg kaj Vajmaron kie lin amike akceptis Goeto. En 1823 Poerio setlis en Florenco kaj okupiĝis pri la historio de Toskanio. Samtempe li zorgis pri la eldono de »Antologia«. Kiam al li konceditis en 1835 la revenorajto al Napolo li ekstudis jursciencon.

La anonima eldono de libreto kun poemoj (Parizo 1843) kaŭzis novan persekuton. Dum la sekvintaj jaroj li verkis plurajn naciemajn kantojn de granda efiko. Liaj ardaj poeziaĵoj ne plu anonime eldonitis en Romo, Pisa kaj Florenco. En 1848, batalante por Venecio, li vunditis kaj mortis.

Graveco redakti

Liaj poemoj (nova eldono en Napolo 1860) daŭrigas lian famon.

Literaturo redakti

  • Fr. Marx: Alessandro Poerio, ein Lebensbild mit lyrischem Anhang, Graz 1868
  • Vannucci, I martiri della libertà italiana, vol. 3 Milano 1880
  • Imbriani, A.: Poerio a Venezia. Lettere e documenti, Napolo 1884
  • Del Giudice, I fratelli Poerio, liriĉe e lettere inedite, Torino 1899

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 61-62, kio legeblas tie ĉi interrete