Frank Alexander WETMORE (18an de junio 1886 North Freedom, Viskonsino7an de decembro 1978 Glen Echo, Marilando) estis usona ornitologo kaj pribirda paleontologo.[1][2][3]

Alexander Wetmore
Persona informo
Alexander Wetmore
Naskiĝo 18-an de junio 1886 (1886-06-18)
en North Freedom
Morto 7-an de decembro 1978 (1978-12-07) (92-jaraĝa)
en Glen Echo
Lingvoj angla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato George WashingtonKansasa Ŝtata Universitato vd
Familio
Edz(in)o Annie Beatrice van der Biest Thielan Wetmore vd
Profesio
Okupo paleontologo • ornitologo • zoologo vd
Laborkampo ornitologio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Wetmore studis en la Universitato de Kansaso kaj poste en la Universitato George Washington. Li eklaboris en 1910 por la Biologia Kontrolo de la Usona Departemento de Agrikulturo kaj tiele en 1915 li pristudis la sekvon de la uzado de kugloj de plumbo sur mortoj de pliaj akvobirdoj. La paleontologia priserĉado kondukis lin al fosiliaj birdoj Palaeochenoides mioceanus kaj Nesotrochis debooyi.

Poste li aliĝis al la Smithsonian Institution.

Li verkis A Systematic Classification for the Birds of the World (Sistematika klasado de la tutmondaj birdoj, 1930, reviziita en 1951 kaj 1960). Inter 1946 kaj 1966 Wetmore faris jarajn veturadojn en Panamon por studi kaj kolekti specimenojn de la tieaj birdoj. Tiele li verkis sian 4-voluman grandan verkon, Birds of the Republic of Panama, kiu estis publikigita de Smithsonian inter 1965 kaj 1984, kies lasta volumo jam aperis postmorte.

Referencoj redakti

  1. http://www.todayinsci.com/W/Wetmore_Alexander/Wetmore_Alexander.htm
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-29. Alirita 2010-08-22.
  3. Biographical Memoirs, Volume 56, Office of the Home Secretary