Alexandria (Virginio)

Alexandria (Aleksandrio) estas sendependa urbo nord-oriente en la usona subŝtato Virginio. Ĝi situas sur la okcidenta bordo de rivero Potomako, ĉirkaŭ 10 km sud-okcidente de la centro de Vaŝingtono, aliflanke de la rivero.

Alexandria
sendependa urbo • urbo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 159 467  (2020) [+]
Loĝdenso 3 976 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 48′ N, 77° 3′ U (mapo)38.804722222222-77.047222222222Koordinatoj: 38° 48′ N, 77° 3′ U (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 40,104859 km² ( 401 0.4 859 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Alexandria (Virginio)
Alexandria (Virginio)
DEC
Alexandria
Alexandria
Situo de Alexandria
Alexandria (Usono)
Alexandria (Usono)
DEC
Alexandria
Alexandria
Situo de Alexandria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alexandria, Virginia [+]
vdr

Alexandria multflanke profitas de la proksimeco de Vaŝingtono, la usona ĉefurbo. La Usona Departmento de Defendo estas la plej granda dunganto de la urbo, ĉar la Pentagono situas norde de ĝi. Multaj firmaoj laboras precipe por la registaro. La nacia aŭtovojo 295 kaj la metroo de Vaŝingtono ligas la du urbojn. La enlanda flughaveno de Vaŝingtono distancas nur ĉirkaŭ 5 km de la centro de Alexandria.

La historia centro de Alexandria, angle nomata The Old Town (la malnova urbo), parte devenas el la kolonia epoko kaj estas allogaĵo por multaj turistoj.

Famuloj redakti

En Alexandria mortis hungara inĝeniero Károly Pulváry.

Ĝemelaj urboj redakti

Alexandria havas kvar ĝemelajn urbojn:

La ĝemeliĝo kun Gyumri okazis en 1988 post tertremo tiea, por montri kaj praktiki solidarecon. (Pretere, Gyumri iam portis la nomon Aleksandropol, do eble oni sentis ian parencecon.) Kun Caen Alexandria ĝemeliĝis en 1991.