Alfacar estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio.

Alfacar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 688  (2023) [+]
Loĝdenso 356 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 14′ N, 3° 34′ U (mapo)37.236666666667-3.5708333333333Koordinatoj: 37° 14′ N, 3° 34′ U (mapo) [+]
Alto 910 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alfacar (Hispanio)
Alfacar (Hispanio)
DEC
Alfacar
Alfacar
Situo de Alfacar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfacar [+]
vdr
Situo de Alfacar en la provinco.
Situo de Alfacar (viole) rilate al la komarko Vega de Granada; La urbo Granado helviole.
Alfacar.

Ĝi estas sur la centra parto de la Vega de Granada, inter 915 kaj 1.200 m de alto, en la sudokcidenta deklivo de la Montaro Alfaguara. Ĝi havas etendon de 16,73 km² kaj densecon de 329,5 loĝ/km²; kaj limas kun Jun, Nívar, Víznar, Huétor Santillán kaj Güevéjar. Ĝi estas je nur 7 km de la provinca ĉefurbo, Granado.

La alfakara municipo estas formata de la kernoj Alfacar kaj Fuente Grande (Granda Fonto).

La loko estas konata pro la bonkvalito de ĝia akvo devena el la granda diverseco de fontoj kaj akvofontoj; same kiel pro la prestiĝo rekonata pro siaj fornoj por produktado de pano kaj tiel la panprodukta industrio havas 65 panejojn en Alfacar, enkalkulante kaj panvendejojn kaj panproduktejoj.

La deveno de la municipo estas klare araba. Precize la termino Alfacar estas rilata al potfarado, "alfarería" en la hispana. Pro la strategia situacio kaj la liverado de trinkakvo al la granada ĉefurbo, ludis gravan rolon en la kapitulacigo de urbo Granado fare de la islamanoj, ĉar sieĝita kaj senigita de akvo, devis kapitulaci eĉ la municipo Alfacar tagojn antaŭ la ĉefurbo ("Capitulaciones de Alfacar", 22a de decembro de 1491).

En la municipa teritorio de Alfacar estis murdita la granda andaluza verkisto Federico García Lorca, mortpafita en la komenco de la Hispana Enlanda Milito. Kvankam oni supozas, ke liaj restaĵoj kuŝas ankoraŭ en la loko kie li estis mortpafita, tio ankoraŭ ne estis certige pruvita.[1]

En la aktualo ĝi iĝis moderna municipo, kies proksimeco al la provinca ĉefurbo helpis ĝian konverton en loĝeja zono kun ekonomio de servoj bazita sur la konstruado, panproduktad agrikulturo iom restinta. En la lastaj jaroj duobliĝis ĝia loĝantaro.

La municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Atrás kaj Humosillo, renomita de kelkaj lokanoj kiel "Morcillo".

Notoj redakti