Alfonso Maria Ratisbona

Alfonso Maria RATISBONA (Strasburgo, la 1-an de majo 1812 – Ain Karim, la 6-an de majo 1884) estis advokato kaj katolika sacerdoto, origine hebrea, lasta naskito en multenombra juda familio tre influa inter la strasburga judaro; krome li famas precipe pro la maniero per kiu li realigis kaj travivis sian hebreecon. Jen lia atesto pri la epizodo, spertita je la aĝo de deduk sep jaroj, kiu ŝanĝis lian vivon: okazis en Romo la 20-an de januaro 1842.

Alfonso Maria Ratisbona
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1812 (1812-05-01)
en Strasburgo
Morto 6-an de majo 1884 (1884-05-06) (72-jaraĝa)
en Ejn Kerem
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Auguste Ratisbonne
Patrino Adélaïde Cerf Berr
Frat(in)oj Marie Theodor Ratisbonne • Jacques Adolphe Ratisbonne • Elisa Adèle Augustine Ratisbonne • Ernestine Beyfus • Achille Ratisbonne
Okupo
Okupo advokato • katolika sacerdoto
vdr

Biografio redakti

Alfonso Maria Ratisbona, jam maĝistriĝinta pri jurisprudenco kaj survoje al la bankiera kariero, je la aĝo de dudeksep jaroj, antaŭ sin edzigi al la kuzino Flora, decidis vojaĝi al Jerusalemo, vizitante laŭvojaĝe la plej renomajn eŭropajn urbojn. Atinginte Romon, dum promenado kun amiko barono Teodoro De Bussière, scivolcele eniris preĝejon de Sankta Andreo alle Fratte, kie la amiko intencis rezervigi animripozan meson.

Dum spektado pri la artaj verkoj de artistoj kiel Bernini kaj Borromini kiuj tie lasis spurojn de sia genio, li spertis, laŭ tio kion mem rakontos en kanona proceso (kiu konstatis la eksterordinarecon de la evento) [1], vizion pri belega virino, en kiu li rekonis la Virgulinon Marian en la sama pozo de la mirakla medalo, mergita en lumo.

Pri tio li poste skribis: “La Virgulino eldiris eĉ ne vorton, sed mi perfekte komprenis... mi sentis ŝanĝiĝon tiel profundan ke mi kredis esti alia... ĝojo tiel arda eksplodis en mia anima eno ke mi ne povis paroli... mi ne sukcesus vorte komuniki la verojn pri kiuj en tiu momento mi akiris kredon kaj konon. Tio kion mi povas diri estas ke... vualo falis el miaj okuloj; ne nur la vualo, sed la multego da vualoj min ĉirkaŭantaj, malaperis... mi eliradis en abismo de tenebroj... mi vidis en abisma fundo la ekstremajn mizerojn el kiuj mi ĵus estis liberigita helpe de senfina mizerikordo... multaj homoj trankvile malsupreniras al tiu abismo kun la okuloj fermitaj en orgojlo kaj indiferenteco... oni min demandas kiel mi alprenis tiujn verojn, ĉar mi certe neniam malfermis libron pritraktantan religion, neniam legis paĝon de la Biblio... ĉion kion mi scias estas ke mi, enirinta preĝejon, ignoris ĉion, kaj, eliranta el ĝi, ĉion klara mi perceptis... mi havis nenian vortan konon sed tuj komprenis la sencon kaj spiriton de la dogmoj... ĉio okazis ene de mi, kaj tiuj impresoj, milfoje pli trafluaj ol la penso... ne nur kortuŝis mian koron, sed ĝi direktiĝis al nova vivo... la antaŭjuĝoj kontraŭ kristanismo fulme ĉesis ekzisti... La amo al mia Dio jam kaptis la lokon de kiu ajn alia amo”.

Sekve de tiu renkonto Alfonso Maria Ratisbona decidis adheri al la katolika eklezio, li ricevis kristanan bapton kaj, enirante la jezuitan ordenon, ordeniĝis sacerdoto en 1848 sanĝante sian nomon el Alfonso Tobia al Alfonso Maria. Post kelke da tempo li petis eksiĝi el jezuita kongregacio por sin unuigi al la frato Teodoro, jam adherinta al katolikismo kaj, ĝuste pro tio, pune forigita el la familio. Teodoro, sacerdoto, jam kreis la movado-kongregacion “Religiulinoj de Nia Sinjorino de Sion” por konigi kristanismon al la judoj kaj islamanoj. La du fratoj kune loĝis kaj agadis en Palestino, kie ili fondis sidejon najbare de la antikva Pilata pretorejo, kie poste (1927) la franca arkeologo Vincent malkovris la faman Litostrato pri kiu parolas la johana evangelio [2][rompita ligilo]. Alfonso Maria forpasis en Aim Karim la sesan de oktobro 1884.

Bibliografio redakti

  • Alphonso Marie Ratisbonne, Conversione di un israelita, Edizioni Amicizia Cristiana, 2008, pagg. 42-48
  • Vittorio Messori, en Jesus n.1 (1999)
  • Bussières Théodore de, La conversione di Alfonso Maria Ratisbonne, Amicizia Cristiana, 2008

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti