Alfonso Martínez de Toledo

Alfonso Martínez de Toledo (1398-1470?) pli konata kiel Arcipreste de Talavera, vivis en Aragono kaj havis eklezian postenon en la katedralo de Toledo, urbo kie naskiĝis.

Alfonso Martínez de Toledo
Persona informo
Alfonso Martínez de Toledo
Naskiĝo 1-an de januaro 1398 (1398-01-01)
en Toledo
Morto 1-an de januaro 1470 (1470-01-01) (72-jaraĝa)
en Talavera de la Reina
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verkis du hagiografiojn (vivo de sanktulo): Vida de San Isidoro kaj Vida de San Ildefonso respektive vivoj de Sakntaj Isidoro kaj Ildefonso), kaj la historian kompilon Atalaya de las crónicas kaj la Corbacho o Reprobación del amor mundano (Korbaĉo aŭ malakcepto de la banala amo) (1438), kiu inspiriĝas en la Corbaccio de Giovanni Boccaccio.

Tiu verko, kiu estas la plej konata, konsistiĝas el kvar partoj. La unua estas traktato kontraŭ voluptemo; la dua, satiro kontraŭ ĉiakondiĉaj virinoj kaj eble tiu parto estas plej konata pro kongruo kun la ĝenerala kontraŭvirina sinteno de la tiama literaturo kaj ankaŭ de tiu de venontaj epokoj; la du lastaj partoj analizas la kompleksojn de viroj kaj iliaj diversaj klinigoj al amo. De tiu verko interesas lai vigla stilo, konversacia kaj populara, karakterizita de konstanta dumembriĝomultmembriĝo, kiu bildigas riĉan kaj fortan imagon de la priskribita temo, kaj liaj kas ties ĝenristaj notoj; tamen, oni uzas en la doktrina parton ankaŭ lingvaĵon tro solenan kaj latineskan karakterizian de la hiperbato, la participoj kaj la kulturismoj. Krome, oftas la uzado de la similikadenco kaj de la rimita prozo. Tiun modelon de lingvaĵo samtempe populara kaj troklera uzis ankaŭ la samregiona Fernando de Rojas por verki sian La Celestina.