La komarko konata kiel Alfoz de Burgos estas en la centro de la provinco Burgoso (Hispanio), havas nordajn limojn kun Páramos; sude kun Arlanza; okcidente kun La Bureba, Montes de Oca kaj Sierra de la Demanda kaj oriente kun Odra-Pisuerga. Ĝi apartenas al la valo de Duero kaj estas banata de la rivero Arlanzón, de kiu prenas sian duan nomon. Ekde la vidpunkto de la ordigado de la teritorio Alfoz de Burgos estas teritorio pli reduktita ĉirkaŭ la urbo Burgoso, kiu en 2007 havis 190 259 loĝantojn, la 51,99 % de la tuta provinca loĝantaro.

Alfoz de Burgos
komarko de Hispanio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 3° 40′ U (mapo)42.3133-3.66837Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Alfoz de Burgos (Hispanio)
Alfoz de Burgos (Hispanio)
DEC
Alfoz de Burgos
Alfoz de Burgos
Situo de Alfoz de Burgos

Map

vdr

Geografio redakti

La tuta regiono apartenas al la valo de Duero kaj estas transigita de oriento al okcidento de la rivero Arlanzón, kun diversaj afluejoj ĉe siaj bordoj, la plej rimarkindaj estas: maldekstre, la rivero Cavia, ankaŭ konata kiel de Arcosde Los Ausines, kaj la rivero Cogollos; dekstre la rivero Vena, la rivero Ubierna, la rivero Úrbel kaj la rivero Hormazuela. La vetero estas severa dum vintro kaj agrabla dum somero.

Municipoj redakti

Estas 57 municipoj (inter krampoj la inkluditaj submunicipoj):

 
vidaĵo de Tardajos ekde Rabé de las Calzadas.