Alfred MOCK (naskiĝinta la 17-an de majo 1908 en Heiligenstadt-Kalteneber, mortinta la 19-an de junio 2006 en Hünfeld) estis romkatolika monaĥo kaj pastro kaj profesoro pri filozofio.

Havinte ok gefratoj kaj estante filo de kamparano, Mock lernantis ĝis 1927 - kiel sia frato Aloys - en Ravensbosch apud Valkenburg aan de Geul (Nederlando), en misia lernejo. Li pasigis la abiturientan ekzamenon en Oberlahnstein kaj iĝis en 1928 novico en la klostro Engelport apud Treis-Karden, ĉe la Oblataj misiistoj (Oblati Mariae Immaculatae, OMI). Li studis en la orda centra sidejo en Hünfeld kaj en Romo. Tie li faris la ĉiaman profeson en 1932. Du jarojn poste li estis ordinita (la 15-an de julio 1934, en la roma Kirko Sankta Ignaco); sekvis doktoriĝo en 1935.

Dum naziismo li aktivis inter 1935 kaj 1941 kiel filozofiinstruisto malgraŭ arda volo fariĝi misiisto; en 1941 la nazioj neniigis la tiean altlernejon sed eblis por Mock kaj kelkaj studentoj rekunvenadi poste en Obermedlingen. Tamen soldatadaj devoj de la studentoj ĉe Wehrmacht malebligis daŭran aktivadon kaj li petis rajti animzorganti en diversaj komunumoj en Turingio. En oktobro 1945 li fuĝis de la sovetia okupita Turingio al Heslando.

De 1968 li denove profesoris ĉe la Altlernejo de Hünfeld ene de la Bonifaca monaĥejo. Post ĉeso de akademia instruado tie, li mallonge aktivis en Fulda antaŭ retiriĝo al Engelport por fari ekzercadojn kaj religiajn pluklerigaĵojn. En 1971 li denove estis en Hünfeld por animzorga helpado. De 1979 ĝis 1993 li estis hospitala pastro en Hünfeld kaj pretis ankaŭ alie helpi.

Eksteraj ligiloj redakti