Alfred WEGENER [ALfret VEgene] (naskiĝis la 1-an de novembro, 1880, mortis en novembro, 1930) estis germana sciencisto kaj terfizikisto. Famaj estas lia teorio pri la kontinenta drivado kaj platotektoniko, liaj esploroj pri la fiziko de la atmosfero kaj liaj ekspedicioj al polusaj regionoj.

Alfred Wegener
Persona informo
Naskonomo Alfred Lothar Wegener
Naskiĝo 1-an de novembro 1880 (1880-11-01)
en Berlino, Germana Imperiestra Regno
Morto 31-an de oktobro 1930 (1930-10-31) (49-jaraĝa)
en Gronlando, Reĝlando Danio
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino • Köllnisches Gymnasium
Subskribo Alfred Wegener
Memorigilo Alfred Wegener
Familio
Frat(in)o Kurt Wegener
Edz(in)o Else Köppen
Parencoj Paul Wegener
Okupo
Okupo geologo • esploristo • astronomo • meteologo • universitata instruisto • polusa esploristo • fizikistogeografo • terfizikisto • klimatologo
Verkoj The Origin of continents and oceans
vdr

Wegener naskiĝis en Berlino, la filo de pastro. Li studis matematikon, astronomion kaj meteologion en Heidelberg, Innsbruck kaj Berlino, kie li en la jaro 1905 doktoriĝis. Kvankam lia disertacio pritraktis astronomian temon, lia intereso pli kaj pli koncentriĝis pri meteologio kaj fiziko.

En 1905 Wegener eklaboris en la aeronaŭtika observatorio en Lindenberg apud Berlino, kie li helpe de aerostatoj esploris la pli altajn tavolojn de la tera atmosfero, kaj kune kun sia frato Kurt Wegener li en 1906 eĉ starigis mondrekordon en la balon-veturado. Samjare li komencis la unuan el entute kvar ekspedicioj al Gronlando.

Reveninte al Germanio en 1908, Alfred Wegener fariĝis docento en la universitato de Marburg. Duan ekspedicion al Gronlando li faris de 1912 ĝis 1913. Post la reveno el tiu ekspedicio, li edziĝis al Else Köppen, filino de lia antaŭa edukisto kaj mentoro, la meteologo kaj esperantisto Wladimir Köppen. Dum la Unua mondmilito li laboris ĉefe en Meteologia Servo. En la jaro 1919 li venis al Hamburgo, kie li transprenis gvidan postenon en la marobservejo Deutsche Seewarte. En 1924 li fariĝis profesoro en la universitato de Graz (Aŭstrio), samjare li akiras la aŭstran civitanecon.

Komence de la jaro 1930 li forlasis Aŭstrion por fari sian plej grandan ekspedicion al Gronlando. Kvankam li kaj lia gronlanda akompananto atingis la celon de la ekskurso, ili neniam revenis al sia elirloko. La 12-an de majo, 1931 oni trovis Alfred Wegener morta, konstatonte ke li probable en novembro 1930 mortis sekve de la streĉo de la ekskurso. La sorto de lia akompananto neniam klariĝis.

Agado redakti

Kvankam Alfred Wegener ĉefe okupiĝis pri meteologiaj temoj, li famiĝis pro sia verko Die Entstehung der Kontinente und Ozeane ("La estiĝo de la kontinentoj kaj oceanoj"), kiu unuafoje aperis en la jaro 1915. En ĝi li publikigis sian hipotezon, ke la tero origine konsistis nur el unu oceano kaj unu granda kontinento. En la mezozoiko tiu ĉi kontinento fendiĝis kaj disdrivis. Dum la vivtempo de Alfred Wegener tiu ĉi teorio de plata tektoniko estis forte pridisputata, sed ekde la 1970-aj jaroj ĝi estas ĝenerale agnoskata.

Liaj meteologiaj agadoj malpli okupiĝis pri veterprognozoj, sed ĉefe pri la fiziko de la tera atmosfero en la pli altaj tavoloj. Krome li okupiĝis pri meteorŝtonoj kaj publikigis sian tezon, ke la kraterojn sur la luno kaŭzis meteorŝtonoj.

Du siaj ekspedicioj tra Gronlando li ekzamenis i.a. glaciarojn kaj map-registris ĝis tiam nekonatajn polusajn regionojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti