La Algera estas varianto de la kataluna lingvo parolata en la urbo L'Alguer, en la insulo de Sardio. Ĝi estis agnoskita kiel minoritata lingvo de la Itala Respubliko kaj de la Komunumo de Sardio.

La algera apartenas al la grupo de orientaj katalunaj dialektoj kaj ĝi havas influon de la itala, la sarda kaj la hispana.