Algirdas Šemeta
Algirdas ŠEMETA (naskiĝis la 23-an de aprilo 1962 en Vilno) estas politikisto kaj ekonomikisto de Litovio. Li studis ekonomikon en la Universitato Vilno. De decembro 2008 ĝis junio 2009 li duafoje estis ministro pri financoj en la registaro de Litovio tiam gvidata de la ĉefministro Andrius Kubilius, post kiam li jam deĵoris en la posteno jardekon pli frue, de februaro 1997 ĝis junio 1999 - la ministerio daŭre nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos finansų ministerija. Tiam en julio 2009 li iĝis membro de la Eŭropa Komisiono kiel posteulo de Dalia Grybauskaitė, kiu la 17-an de majo 2009 estis elektita ŝtata prezidantino de Litovio. De la 1-a de julio 2009 ĝis la 1-a de novembro 2014 li deĵoris en la komisiono gvidata de José Manuel Barroso, kaj tiam transdonis la bruselan postenon al la samlandano (kaj esperantisto) Vytenis Andriukaitis.
Algirdas Šemeta | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Algirdas Šemeta | |||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1962 (62-jaraĝa) en Vilno | ||||
Lingvoj | litova vd | ||||
Ŝtataneco | Litovio vd | ||||
Alma mater | Universitato Vilno vd | ||||
Partio | Tėvynės Sąjunga vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ekonomikisto • ministro vd | ||||
| |||||
| |||||
membro de la Eŭropa Komisiono | |||||
por Litovio | |||||
Dum | 1-a de julio 2009 - 1-a de novembro 2014 | ||||
Antaŭulo | Dalia Grybauskaitė | ||||
Sekvanto | Vytenis Andriukaitis | ||||
financministro de Litovio | |||||
Dum | 1997-1999 | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 2008-2009 | ||||
Sekvanto | Ingrida Šimonytė | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||