Algirdas Brazauskas

Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) (naskiĝis la 22-an de septembro 1932 en Rokiškis, Litovio, mortis la 26-an de junio 2010 en Vilno) estis litova politikisto. Li estis prezidento de Litovio inter la 25-a de februaro 1993 ĝis la 25-a de februaro 1998, kaj post tio ĉefministro de sia lando de la 3-a de julio 2001 ĝis la 31-a de majo 2006.

Algirdas Brazauskas
Persona informo
Algirdas Mykolas Brazauskas
Naskiĝo 22-an de septembro 1932 (1932-09-22)
en Rokiškis
Morto 26-an de junio 2010 (2010-06-26) (77-jaraĝa)
en Vilno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per limfomo vd
Tombo Antakalnis Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco SovetunioLitovio vd
Alma mater Kaŭna Teknologia Universitato vd
Partio Komunista Partio de SovetunioKomunisma partio de LitovioDemokratia Labora Partio de LitovioSocialdemokratia Partio de Litovio vd
Subskribo Algirdas Brazauskas
Familio
Edz(in)o Julija Brazauskienė • Kristina Brazauskienė vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Vilno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Algirdas Brazauskas dum 1998

Kariero en Sovetunio redakti

Algirdas Brazauskas devenas el administrista familio en la urbeto Rokiškis en norda Litovio. Post la fino de la mezlernejo en Kaišiadorys (centra Litovio) dum 1951 li komencis studon de hidrotekniko en la Politeknika Instituto Kaŭno (hodiaŭ: Kaŭna Teknologia Universitato). Dum 1956 li finis la studon kun inĝeniera diplomo.

Sekve li laboris en diversaj pozicioj por la registaro de la Litova Socialisma Soveta Respubliko kaj la Komunisma Partio. Ekde la jaro 1965 li estis ministro por konstrumaterialo kaj ekde 1967 vciprezidanto de la ŝtata plana komitato. Dum la 1980-aj jaroj li estis sekretario de la centra komitato de la nacia komunisma partio por la temaro industrio kaj en tiu pozicio ankaŭ respondeca por la nacia energia politiko. Rilate al protestoj kontraŭ planata ampleksigo de la nuklea centralo Ignalina li gajnis reputacion de reformisto kaj politikisto kritika pri la centra partio en Moskvo.

Nacia lukto por sendependeco 1989/90 redakti

Dum oktobro 1988 li elektiĝis unua sekretatio de la Komunisma Partio de Litovio. Sub lia gvido la partio malaliĝis el la centra Komunisma Partio de Sovetunio, siatempe sensacia paŝo. Krome ĝi konsentis ne plu havi la monopolon pri ŝtata potenco - ago kiun oni simile antaŭe konsideris neebla en la aŭtoritate gvidita Sovetunio. Kaj fine dum 1990 la partio decidis distanciĝi de la koncepto de komunismo kaj transformiĝis al socialdemokratia partio laŭ okcidenteŭropa modelo - la Lietuvos Demokratinė Darbo Partija (LDDP). En la fonda kongreso de la nova partio dum decembro 1990 Algirdas Brazauskas elektiĝis prezidanto kaj atingis la subtenon de granda parto de la litovoj, plejparte tre kritikaj pri la pasinteco de la sovetunia konkeriĝo de Litovio. Sekve la socialdemokratia, postkomunisma partio LDDP atingis iĝi la plej signifa politika partio de Litovio kaj ĝis nun estas la litovia partio kun plej da membroj.

Algirdas Brazauskas estis unu el la 124 subskribintoj de la deklaro pri ŝtata sendependiĝo el marto 1990 kaj kiel vicĉefministro de la unua registaro sub Kazimiera Prunskienė (marto 1990 - januaro 1991) dekomence estis unu e la la gvidaj figuroj de la sendependa parlamenta demokratio Litovio.

Prezidanto de sendependa Litovio redakti

Post la parlamentaj balotoj de 1992 li iĝis prezidanto de la nacia parlamento Seimas kaj en tiu pozicio ankaŭ komisia ŝtata prezidento, transprenante la postenon de Vytautas Landsbergis, gvidanto de la sendependisma movado Sąjūdis kaj konvinkita kontraŭkomunisto. Dum februaro 1993 la enloĝantoj de Litovio per 60 procentoj elektis lin prezidento de Litovio, tial ke Vytautas Landsbergis denove iĝis parlamenta prezidanto. Algirdas Brazauskas estis en la pozicio de ŝtata prezidento ĝis februaro 1998, decidis ne rekandidatiĝi kaj post novaj balotoj transdonis la postenon al Valdas Adamkus, litova elmigrinto al Usono kiu por la prezidenteco revenis al Litovio kaj fordonis la intertempe akiritan usonan ŝtatanecon.

Ĉefministro de Litovio redakti

Dum januaro 2001 li elektiĝis prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Litovio partio (Lietuvos Socialinė Demokratinė Partija/LSDP), kiu ekestis el fuzio de la reforma postkomunisma partio LDDP kaj la jam dum 1896 fondita origina Socialdemokratia Partio de Litovio. Duonjaron post tio, dum julio 2001, li ankaŭ transprenis la pozicion de ĉefministro, post kiam la konvervativa-liberala koalicio sub la gvido de Rolandas Paksas post malmultaj monatoj da regado sekve de akuzoj pri korupteco perdis la plimulton en la nacia parlamento. La sekva koalicio de la Socialdemokratia Partio kun la "Nova Unio de Socialliberaluloj" (Naujoji Sąjunga (Socialliberalai)) sub parlamenta prezidanto Arturas Paulauskas regis per klara parlamenta plimulto kaj profitis de tre favora ekonomia evoluo de la lando, kaj laste la aliĝo de Litovio al la okcidenta armea ligo NATO kaj al la Eŭropa Unio dum printempo 2004.

Malgraŭ tiu ĝenerale pozitiva ekonomia evoluo de la lando kaj la relative alta populareco de Brazauskas la registara koalicio, kiu antaŭ la parlamentaj balotoj de oktobro 2004 kuniĝis en balota alianco sub la nomo "Laboro por Litovio!" ("Už Darbą Lietuvai!"), draste perdis voĉojn en tiu baloto. Gvida partio iĝis la nove fondita "Partio de Laboro" (Darbo partija) de la entreprenisto Viktor Uspaskich. Tamen Brazauskas sukcesis por sia partio (respektive sia balota alianco) per koalicio kun la Partio de Laboro dum novembro 2004 garantii la pluan apartenon al la registaro kaj por si plu sekurigi la pozicion de ĉefministro.

La 31-an de majo 2006 Algirdas Brazauskas anoncis la demision de la registaro. La saman tagon la prezidento de Litovio Valdas Adamkus konfirmis la ĝisnunan ministron pri financoj Zigmantas Balčytis kiel provizoran ĉefministron ĝis kreo de nova registaro.

Kritiko redakti

Post la balotoj de 2004 Algirdas Brazauskas ripete iĝis celo de kritikistoj kiuj akuzis lin esti senskrupula profitinto de la aŭtoritata sistemo de Sovetunio kaj post la politikaj ŝanĝoj same profitinto de la postkomunismaj demokratiaj strukturoj. Multaj enloĝantoj tre kritike observis, ke Brazauskas avertis pri la "Partio de Laboro" kaj nomis ĝin "senskrupule popolisma", sed post la baloto koaliciis kun ĝi, por teni sian postenon de ĉefministro. Brazauskas tiam komentis: "Se ni nun komencas nombri, kiu kiam kion al kiu diris, ni neniam venos al koalicio." (citita laŭ www.delfi.lt, la 3-an de novembro 2004)

Brazauskas konvinke prezentas sin kiel zorganta ŝtata reganto (kaj kiel prezidento kaj kiel ĉefministro), kiu orientiĝas pri la plejebla bonfarto de la lando kaj tiucele kunlaboremas kun homoj de ĉiuj politikaj direktiĝoj. Lia stabila figuro kun larĝaj ŝultroj, kombine kun ofte laboreme suprenfalditaj ĉemizaj manikoj, donas al li la reputacion esti "homo el la popolo". Tamen la plurfojaj ŝanĝoj de politikaj direktoj kaj pluraj skandaloj dum la lastaj jaroj damaĝis lian popularecon.

Personaj informoj redakti

Algirdas Brazauskas ekde la jaro 2002 en dua edzeco estas ligita kun Kristina Brazauskienė, havas du jam plenkreskajn filinojn el la unua edzeco kun Julija Brazauskienė kaj krome 5 nepojn.

Honorigoj redakti

 
Algirdas Brazauskas estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Eksteraj ligiloj redakti