Algol (arabe: الغول, al-ġūl, la demono) aŭ β Persei [beta persei] estas ŝanĝiĝema stelo kaj la dua plej hela stelo (beta) de la konstelacio Perseo. Ĝi troviĝas je distanco de ĉirkaŭ 93 lumjaroj de la tero.

Situo de Algol en la konstelacio.

La videbla magnitudo de la stelo ŝanĝas en periodo de 2 tagoj, 20 horoj, 48 minutoj kaj 56 sekundoj inter 2,3m kaj 3,5m.

Vidu ankaŭ redakti