Ali Al-Karni (arabe علي القرني, 1992) estas sauda-arabia kosmonaŭto, kiu estis elektita por flugi en kosmon fare de la sauda-arabia Spaca Komisiono. Lia elekto estis oficiale sciigita la 12-an de februaro 2023. [1]

Ali Al-Karni
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1992 (1992-02-29) (32-jaraĝa)
en Sabt Al Alaya
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sauda Arabio
Alma mater King Faisal Air Academy
Okupo
Okupo militpiloto • kosmonaŭto
vdr

Al-Karni estas unu el la unuaj du saudaraboj kiuj flugis en la kosmon.

Li ekflugis en la dua privata spaca misio en la historio Axiom-misio 2 de la kompanio Axiom Space. La flugo estis lanĉita en la kosmon per kosmoŝipo SpaceX Dragon, la flugo ekflugis la 21-an de majo 2023 kaj alteriĝis ĉe la Internacia Kosmostacio la 22-an de majo por misio kiu daŭris 8 tagojn. Kune kun li ekflugis Peggy Whitson, John Schoepner kaj Rayyanah Barnawi [2][3].

La kosmoŝipo ekis de la Kennedy Space Center de NASA en Florido.

La kosmoŝipo alteriĝis reen sur la Tero la 30-an de majo 2023 je la 10:04 p.m.

Al-Karni tenas bakalaŭron en aernaŭtikaj sciencoj de la King Faisal Academy. Li estas kapitano en la Reĝa Aerarmeo de Sauda Arabio, kie li flugas aviadilojn F-15SA. Li registris 2 387 flughorojn.

Referencoj redakti