Alice Mary SMITH (geedziĝita nomo Alice Mary MEADOWS WHITE; la 19an de majo 1839 – la 4an de decembro 1884) estis angla komponistino. Ŝiaj komponaĵoj inkluzivis du simfoniojn kaj granda kolekto de koralaj verkaĵoj, ambaŭ sanktaj kaj laikaj [1].

Alice Mary Smith
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1839 (1839-05-19)
en Londono
Morto 4-an de decembro 1884 (1884-12-04) (45-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo tifoida febro
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi estis naskita en Londono en familio de prospera komercisto. De siaj fruaj jaroj ŝi montris rimarkindan muzikan talenton [2]. Ŝi prenis privatajn lecionojn ĉe William Sterndale Bennett kaj George Alexander Macfarren kiuj lasis ‘Mendelssohnan’ influon en la muziko de la lernantino.

Ŝia ampleksa scio pri poezio evidentiĝas en la elekto de tekstoj por ŝiaj kantoj kaj en la temoj por ŝiaj koncertaj uverturoj. Alice Mary Smith publikigis sian unuan verkon en sia 18-a jaraĝo kaj je sia 24-a ŝi verkis kaj prezentis sian unuan simfonion, “Simfonio Nº1 en Do-minora”. Tiel ŝi fariĝis la unua brita virino kiu komponis simfonion. Ĝi estis prezentata fare de la Muzika Societo de Londono (1864); la recenzo en The Illustrated London News diris:"... La simfonio de Miss Smith precipe, venante de la plumo de fraŭlino, estis miriga pruvo de la solidaj studoj kaj altaj atingoj de la virinoj devotaj de la artoj en tiu ĉi lando."

Ŝi estas rigardata kiel brita pioniro de la 19-a-jarcento danke al tiu ĉi simfonio kaj al sia sonato por klarneto de 1870, eble la unua brita sonato, “antaŭ ol la sonatoj de Swinnerton Heap, Prout, Tovey, kaj Stanford”, kiel notas la eldonejo Lazarus [3].

En 1867 Alice Mary geedziĝis kun la advokato Frederick Meadows White, kiu aktive apogis kaj defendis la agadon de sia edzino uzante sian influon kaj monon por reklami ŝiajn prezentadojn; li certigis al siaj kritikistoj ke ŝia muzikomponado neniel malhelpis ŝian "bonan hejman mastrumadon".

Alice Mary Smith estis elektita Profesia Membro kaj (jarojn poste) Honora Membro de la Reĝa Akademio de Muziko. Tamen, kiel aliaj virinaj komponistoj, ŝi foje estis devigata adopti viran pseŭdonimon por alsendi komponaĵojn por publikigo, ĉar virina nomo ofte alportis tujan malakcepton.

Alice Mary Smith iĝis produktiva komponistino de sanktaj kaj profanaj korusverkoj. Ŝiaj ĉambraj komponaĵoj enhavas kvar kvartetojn por piano, tri arĉajn kvartetojn, kaj sonaton por klarneto. La orkestraj komponaĵoj inkludas ses koncert-uverturojn kaj du simfoniojn. Ŝi skribis la “Sinfonio Nº2 en La-minora” por konkuri en la Alexandra Palace (1876), sed ĝi neniam estis prezentita. Ŝi verkis ankaŭ du grandajn scenverkojn: la opereto “Gisela” por koruso, orkestro, kaj solistoj kiuj estis prezentitaj en 1865 kaj “La Masko de Pandora” (The Masque of Pandora) (1875), kies instrumentado neniam estis finita [4].

Ŝi havas unu el la plej grandaj kolektoj de sankta korusmuziko de virina komponisto; la himnoj “Kiu havas la bonojn de ĉi tiu mondo?” (Who Has This World's Goods) kaj “Ĉe la Akvoj de Babelo” (By the Waters of Babylon) markas la unuan ekzemplon de muziko verkita de virino efektive uzata en la angla liturgio (1864) [5].

Alice Mary Smith mortis kiam ŝi estis nur 45-jara. The Musical Times publikigis nekrologon dirante: “Ŝi atingis famon kiu metas sian nomon ĉe la avangardo de kreivaj virinaj artistoj[6].

Laŭ la nekrologo de La Ateneo "Ŝia muziko estas markita per eleganteco kaj gracio... potenco kaj energio. Ŝiaj formoj ĉiam estis klaraj kaj ŝiaj ideoj liberaj de ekscentreco; ŝiaj simpatioj estis evidente pli kun la klasika ol kun la romantika skolo."

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 174 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Por plia legado redakti

  • Ian Graham-Jones: The Life and Music of Alice Mary Smith (1839-1884), A Woman Composer of the Victoria Era (Edwin Mellen Press, 2010) [7]

Referencoj redakti

  1. Rosemary Williamson: 'Smith [White; Meadows White], Alice Mary', Grove Music Online ed. L. Macy (Accessed 4 February 2005)
  2. J. C. Hadden, ‘White, Alice Mary Meadows (1839-1884)’, rev. David J. Golby, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004 accessed 4 Feb 2005
  3. Lazaras Edition
  4. Victorian Voices archive
  5. Sed notu la konkurantan aserton por Te Deum kaj Jubilate fare de Clara Angela Macirone en: Brown, James Duff; Stratton, Stephen Samuel. British musical biography: a dictionary of musical artists, authors and composers, born in Britain and its colonies (1897)
  6. The Complete Sacred Choral Music (Alice Mary Smith) - ChoralWiki (angle). Arkivita el la originalo je 2021-08-01. Alirita 2019-08-13.
  7. Alice Mary Smith. Alirita 27 July 2020.

Eksteraj ligiloj redakti