Alice Németh
hungara operkantisto
Alice Németh, laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Alice estas hungara operkantisto (soprano).
Alice Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1929 (94-jaraĝa) en Sopron |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Alice Németh[1][2] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1929 en Sopron.
Biografio redakti
Alice Németh akiris operkantistan diplomon en Muzikakademio. Ŝia ĉefinstruisto estis Imre Molnár. Post siaj studoj en 1956 ŝi debutis en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1963–1970 ŝi estis solisto de Tutlanda Filharmonio, poste ŝi kantadis en Nacia Teatro (Pécs), kie ŝi ricevis la titolon "eterna membro". Ŝi ofte faris koncertojn en Eŭropo.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - Pamina
- Georges Bizet: Carmen (opero) - Micaela
- Giuseppe Verdi: Don Carlo - Erzsébet
- Stabat Mater - Marie
- oratorioj, kantoj