Alico en Mirlando (Sezonoj)
Alico en Mirlando estas klasikaĵo de la porinfana literaturo, verkita anglalingve de Lewis Carroll.
Alico en Mirlando | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Lewis Carroll | |
Eldonjaro | 1999 | |
Urbo | Jekaterinburgo | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Paĝoj | 80 | |
Surbaze de malnova esperantlingva eldono, nome La Aventuroj de Alicio en Mirlando, la verko estas reeldonita kiel volumo 8 en la Serio Mondliteraturo, fare de eldonejo Sezonoj, unue en Jekaterinburgo (1999, 80 paĝoj) kaj poste en Kaliningrado (2004, 79 paĝoj). Por tiuj novaj eldonoj estas uzita korektita traduko de Donald Broadribb.