La Alien, ankaŭ nomitaj "Ksenomorfoj", estas famaj fikcitaj parazitaj eksterteraj estaĵoj kreitaj de Dan O'Bannon, Ronald Shusett, kaj Hans Ruedi Giger. Oni renkontas ilin en la sagao Alien: Alien (1979), Aliens (1986), Alien 3 (1992), kaj Alien Resurrection (1997), sed ankaŭ en Alien vs. Predator (2004), Aliens vs. Predator: Requiem (2007), kaj Prometheus (2012). Eĉ Alien havas sciencan nomon: Internecivus raptus. Ankaŭ oni povas vidi Alien en numeraj videoludoj kaj komiksoj, ofte kontraŭ Predator, sed ankaŭ kontraŭ superherooj, aŭ eĉ Terminator.

Ksenomorfo

Vera nomo Alien
Kreita de
Unua apero Alien
Dato 1979
Detaloj
Naskiĝdato 1979
Sekso Instinkta ekstertera speco
Amikoj Neniu
Malamikoj Ceteraj specoj
Povoj Granda forteco, acida sango...
vdr

Priskribo redakti

Ovo redakti

La ovo estas ĉirkaŭ 1 metron alta, kaj 40 ĝis 60 centimetrojn cirkonferenca. Ĝi estas kiel leda, kaj nigra-verdeta. Ĝin rolo estas protekti kaj daŭrigi vive la vizaĝekkaptanton en viskoza fluido. Ĝi apertiĝas kvazaŭ floro, kiam potenciala gastiganto pasas apude. Oni supozas, ke la ovo povas kapti ĥemiajn atmosferajn substancojn.

Vizaĝekkaptanto redakti

La vizaĝekkaptanto (angle Face-hugger) estas okpieda, vosthava, kaj krabforma estaĵo. Estas la unua kreskostadio, kio eloviĝas. Vere ĝi ne estas larvo, sed plivole "viva veturilo" pri embrio. Ĝi estas ĉirkaŭ 1,5 metron longa (inkludante la voston), kun longa kuntiriĝebla rostro. La vizaĝekkaptanto estas tre rapida, kaj povas kuri kaj salti sur longaj distencoj. Kiam la ovo ovriĝas, la vizaĝekkaptanto rapide elŝovas, kaj eksaltas al gastiganto. Se ĝi ne trovas gastiganton, ĝi atendas diskrete ĝis li alvenas. Tiam la vizaĝekkaptanto ekkaptas la vizaĝon de la gastiganto per siaj ok piedoj, kaj volvas sian voston ĉirkaŭ lia kolo. Ĝi probable inokulas anestezilon, kaj enmetas embrion en la ezofago per la rostro. Tiam la vizaĝekkaptanto malkroĉiĝas kaj mortas. Estas preskaŭ neeble eltiri tiun ĉi paraziton, ĉar en tiu okazo ĝi streĉas la kolon, kaj ĝia sango estas tre acida.

Brusteksplodanto redakti

La brusteksplodanto (angle Chestburster) estas la dua kreskostadio, aŭ embria stadio, enmetita de la vizaĝekkaptanto en la brusto de la gastiganto. Dum la unua parto de kreskado, li restas interne la gastiganto, tie li kreskas, kvazaŭ en kokono. Neniam la gravedecoperiodo estas precizigita, sed ĝi ŝajnas daŭri kelkajn horojn. Dum tiu tempo la gastiganto ŝajnas sendifekta, escepte de nenormale granda apetito. Sed la gravedeco de reĝino estas escepto, ĉar ĝi povas daŭri plurajn tagojn, kaj la simptonoj de la gastiganto estas pli gravaj: brustodoloroj, tuso, kaj nekonstantaj hemoragioj (vidu Alien 3). Kiam tiu unua parto estas finita, tiam la gastiganto suferas konvulsiojn, kaj la brusteksplodanto eliras perforte el la brusto, okazante lian morton. La brusteksplodanto estas malgranda, rozeta, serpentforma, kaj kun longa senokula kapo kun malgrandaj makzeloj. La brusteksplodanto ne estas reale danĝera, kaj ŝatas pli bone kaŝiĝi. Dum la unua parto de kreskado, la brusteksplodanto miksas sian DNA kun tio de la gastiganto, kaj iafoje havas apartajn karakterizojn de sia gastiganto, kiujn oni retrovos ĉe la adolto, kiel oni povas vidi en la filmoj Alien 3 (kvarpieda Alien) kaj Aliens vs. Predator: Requiem (Alien ŝajnanta Predator). Oni rimarkas, ke estas eble eltiri lin ĥirurgie el la brusto antaŭ la elkovo. Kiam li forrampis, tiam li rapide kreskas haŭtoŝanĝante.

Klasika adolta ksenomorfo redakti

La adolta ksenomorfo estas la fina kreskostadio. Haŭtoŝanĝante la haŭto iĝas nigra, [Ĥitino|ĥitina]], malmola, kaj ŝlima, kiel karapaco, kaj la brusteksplodanto iĝas adolta ksenomorfo. La plej fama formo, elrinta el homo, estas homforma, kun oblonga senokula, senorela, kaj sennaza kapo. Je la ekstremo de la kapo, dentriĉa buŝo disvolviĝas, kaj interne troviĝas kuntiriĝebla rostro kun dua dentriĉa buŝo. Tiu ĉi rostro estas ĉirkaŭ 20 centimetrojn longa, kaj povas esti ĵetota tre rapide kaj violente, frakasante facile la kranion de la kontraŭulo. La klasika adolta ksenomorfo havas du brakojn kaj du gabojn, kvazaŭ homoj, kaj longan pintfinan voston (2 metrojn longan). Sur la dorso troviĝas kvar malmolaj longaj tubaj apendicoj. Ili utilus protekti la dorson en okazo de malantaŭa atako. La ksenomorfo buŝe sekrecias gluan reziduon, kiel salivon, kio malmoligos kaj iĝos nigreta. Tiu reziduo utilas konstrui neston. La ksenomorfo kreskadas ankoraŭ kelkajn tagojn. Komence li estas nur 2 metrojn alta, kaj havas nur tri fingrojn po mano (el kiuj unu estas du kunfiksitaj fingroj), poste li grandiĝas je 50 centimetroj kaj la fingroj disiĝas (do estos fine kvar fingroj po mano).

Pretorio redakti

La pretorio estas adolta ksenomorfo, kiu baldaŭ forlasos la kolonion por krei novan kolonion aliloke kaj mutacii je reĝino. Se la reĝino mortus, pretorio ankaŭ mutacius.

Reĝino redakti

La reĝino estas ksenomorfo 4,5 metrojn alta, kun kuntiriĝebla kapo sub malmola ornamita karapaco, kaj kvar brakoj (el kiuj du malgrandaj). Ankaŭ ŝi havas longan eksternan umbilikforman kloakon por ovellasi, kion ŝi povas skciigi en okazo de urĝo. Ŝi estas la plej potenca kaj danĝera el sia speco. Nur estas unu reĝino po kolonio.

Biologio redakti

Reproduktadociklo redakti

La reproduktadociklo de ksnomorfoj estas tre speciala:

  • La reĝino ovellasas. Ŝajnas, ke ksenomorfoj estas partenogenetika speco.
  • El ĉiu ovo unu vizaĝekkaptanto elŝovas, kaj serĉas pri gastiganto.
  • La vizaĝekkaptanto enmetas embrion en la gastiganto, kaj mortas.
  • El la gastiganto unu brusteksplodanto elŝovas, kaj kreskas ĝis iĝi adolta ksenomorfo.

Fiziologio redakti

La ksenomorfoj estas pli fortaj, rapidaj, kaj facilmovaj, ol homoj. Eĉ ili povas moviĝi sur plafono aŭ muroj. La esenca fiziologia karakterizaĵo estas ilia tre acida sango, kio estas grava defendomeĥanismo. Ja la sango estas kapabla solvi preskaŭ ian materialon, kaj eĉ povas solvi plurajn tavolojn, antaŭ ol perdi sian korodan potencon (ekz. vidu Alien, la oka pasaĝero kaj Alien, rezurekto). Do estas danĝere vundi ksenomorfon apude aŭ en kosmoŝipo. Oni ne konas la pozicion de la sensaj organoj (eble en aŭ sur la kapo), sed la manko de vidorganoj asignas al la ksenomorfo gravan avantaĝon, ĉar la lumaj diferencoj ne lin afekcias, kaj precipe li estas danĝera tage kaj nokte. Plie la timinda precizeco, per kio la ksenomorfo lokalizas kaj atakas predon, pensigas, ke la mensa bildo, kion li faras el sia medio, nepre estas 3-dimensia. Ĉefe la ksenomorfoj kumunikas inter ili kaj kun la reĝino per feromonoj, kaj eble per certaj sonoj, kaj eĉ eble per telepatio. Se ksenomorfo sensus, ke predo estus fekundigita, li lasus lin foriri (vidu Alien 3). La ksenomorfo devas esti poikilotermia speco, tio kio povas ekspliki, ke la Predator ne detektas lin per termika vido (vidu Alien vs. Predator). La vasto, kio estas 2 metrojn longa, estas grava organo, kio havas tri ĉeffunkciojn. Unue la vosto donas ekvilibron kaj stabilecon al la ksenomorfo. La voston utilas kiel armilo dum bataloj, kaj ankaŭ utilas kapti predojn. Oni ne scias tion, kion ili manĝas. La dentaro sugestas karnovoran, aŭ eĉ diversovoran, dieton. Sed senvivaj korpoj atakitaj de ksenomorfoj neniam estas manĝitaj. Kaj oni ne scias tion, kion ili spiras, nek ĉu ili spiras. Ilia rapida kresko sugestas gravan metabolon.

Subspecoj redakti

Estas multaj "subspecoj" de Ksenomorfoj, depende de la devena gastiganto:

  • La plejofta subspeco devenas el homo: tiu ĉi ksenomorfo estas preskaŭhoma, kaj plejofte marŝas dupiede.
  • La subspeco devenas el hundo (vidu Alien 3): li ĝenerale marŝas kvarpiede, sed li povas ankaŭ marŝi dupiede.
  • La subspeco devenas el Predator (vidu Aliens vs. Predator: Requiem): li marŝas dupiede, kaj sia kapo similas la kapon de Predator (kvar makzeloj ĉirkaŭas la buŝon, kaj dreadlocks ĉirkaŭas la kranion).

Tiuj ĉi subspecoj estas pli grandaj kaj fortaj, ol la devenaj gastigantoj.

Inteligenteco kaj instinkto redakti

La ksenomorfoj ne vere estas inteligenta speco, kun kompleksa teknologio, kiel la plejmulto el la eksterteroj vidita en aliaj filmoj. Ili estas pli bone estaĵoj vivigataj de instinkto, kvazaŭ hundoj. La grandega dimensio de la kapo povus pensigi al grava disvolviĝo de la cerbo. Tamen la inteligenteco de la ksenomorfoj ne ŝajnus esti proporcia al tiu dimensio, do la cerbo utilus plej probable loĝi plejparte kompleksajn specialigitajn sensajn areojn. Tamen ili estas tre ruzaj, kaj lernas tre rapide. Ekzemple ili uzas la acidecon de sia sango por eskapi (vidu Alien, rezurekto), aŭ liberigi sian reĝinon (vidu Alien vs. Predator). Ankaŭ en la filmo Alien, rezurekto, ksenomorfo premas sur la butono de klavaro por ŝprucigi likvan nitrogenon, post li vidis homon, kiu unufoje uzas tion. Ankaŭ oni povas pensi, ke ili havas venĝomenson: en la filmo Alien vs. Predator, kiam la nesto estas detruita, la reĝino postkuras la Predator kaj la inon, anstataŭ ol foriri.

Supozita origino redakti

En la filmo Prometheus oni povas vidi estaĵon, kiu certe estas praksenomorfo. Antaŭ milionoj da jaroj, treevoluita ekstertera praraso (nomita "la Inĝenieroj") kreis tiujn agresemajn estaĵojn por elradiki la homaron. Oni supozus, ke la ksenomorfoj evoluus el praksenomorfoj, kaj poste ke ili disirus tra la galaksio.

Etologio redakti

La ksenomorfoj formas insektoida socio, kvazaŭ formikoj termitoj. La ksenomorfoj tute obeas al la reĝino. Kiam la kolonio pliampleksiĝas, ili konstruas neston per salivo, alportas senmovajn gastigantojn ĉe ovoj, kaj protektas la reĝinon. Ili ne hezitus mortigi unu el siaj, se tio povus savi la kolonion.

Interrilatoj kun ceteraj specoj redakti

La ksenomorfoj ne vere estas kruelaj, sed ili atakas ian specon ĉe la nesto. Ili ĉasas predojn, aŭ por defendi la neston, aŭ por uzi ilin kiel gastigantojn. Ili ne alianciĝus kun alia speco por batali alian, sed batalus la du specojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksternaj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  • Dan O'Bannon, Walter Hill, kaj Ronald Shusett (scenaristoj), Ridley Scott (reĝisoro) (1979). Alien, la oka pasaĝero. 20th Century Fox.
  • James Cameron, Walter Hill, kaj David Giler (scenaristoj), James Cameron (reĝisoro) (1986). Aliens, reveno. 20th Century Fox.
  • David Giler, Walter Hill, Larry Ferguson, Dan O'Bannon, kaj Ronald Shusett (scenaristoj), David Fincher (reĝisoro) (1992). Alien 3. 20th Century Fox.
  • Joss Whedon, Dan O'Bannon, Ronald Shusett, kaj Guillaume Laurant (scenaristoj), Jean-Pierre Jeunet (reĝisoro) (1997). Alien, rezurekto. 20th Century Fox.
  • Paul W.S. Anderson, Shane Salerno, kaj Dan O'Bannon (scenaristoj), Paul W.S. Anderson (reĝisoro) (2004). Alien vs. Predator. 20th Century Fox.
  • Shane Salerno (scenaristo), Colin Strause kaj Greg Strause (reĝisoro) (2007). Aliens vs. Predator: Requiem. 20th Century Fox.
  • Damon Lindelof, Jon Spaihts kaj Ridley Scott (scenaristoj), Ridley Scott (reĝisoro) (2012). Prometheus. 20th Century Fox.