Aligor

urbo en Barato
(Alidirektita el Aligarh)

Aligor (hindie अलीगढ़, urdue علی گڑھ) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo. Ĝi estas ankaŭ grava industria centro.

Aligor
Metropolo kaj universitata urbo
Preĝejo en Aligor
Lando Barato Barato
Subŝtato Utar-Pradeŝo
Situo Aligarh
 - alteco 178 m s. m.
 - koordinatoj 27° 53′ 00″ N 78° 08′ 00″ O / 27.88333 °N, 78.13333 °O / 27.88333; 78.13333 (mapo)
Loĝantaro 667,732 (2001)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 202 001
Telefona antaŭkodo 571
Aŭtokodoj UP-81
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Aligarh
Portalo pri Barato
Map

Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 1 131 160 loĝantoj.

Geografio redakti

Aligor etendiĝas en la nord-okcidenta parto de la lando sur ebenaĵo. Nov-Delhio troviĝas 140 km-ojn.

Historio redakti

Pli frue loknomo de Aligor estis Kol aŭ Koil. En 1194 ĝi famiĝis pri fortikaĵo. En 1803 la britoj sieĝis la fortikaĵon.

Klimato redakti

Aligor havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La somero daŭras de aprilo ĝis junio. Tiam la averaĝa temperaturo estas 28-33  °C. Poste musono sekvas ĝis oktobro. Jare pluvas po 800 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte dum musono. Vintre neniam frostas.

Trafiko redakti

En Aligor aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La urbo ne havas flughavenon, sed estas bonaj aŭtovojoj kaj trajnoj.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Fortikaĵo de Aligor
 
Universitato kaj moskeo en Aligor
 
Katolika preĝejo de Aligor