Alina Surmacka Szczesniak

Alina Surmacka Szczesniak (8a de julio, 1925 – 23a de julio, 2016) estis poldevena usona sciencisto pri nutraĵo.

Alina Surmacka Szczesniak
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1925 (1925-07-08)
Morto 23-an de julio 2016 (2016-07-23) (91-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoUsono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de TeknologioKolegio Bryn Mawr
Okupo
Okupo kemiisto • manĝaĵosciencisto
vdr
Alina Szcześniak in 1984.
Alina Szcześniak (1984)

Ŝi disvolvis la Sensoran Teksturan Profilan Analizon, kiu analizas, kvantigas kaj metas en la ĝusta ordo ĉiujn perceptitajn teksturajn ecojn ekde la lokado de manĝaĵo en la buŝon ĝis ĝia lasta partiklo estas englutita.

Biografio kaj kariero redakti

Szcześniak receiving plaque (2002)
Szcześniak ricevanta memortabulon (2002)

Szcześniak naskiĝis en Pollando kaj loĝis en tiu lando komence. Ŝi estis la filino de Wladysław Surmacki, kiu estis esti Prezidanto de la Internacia Federacio de Termezurado (FIGO) en 1942 sed ne transvivis la Duan Mondmiliton. En 2002, Szcześniak ricevis la memortabulon de Honora Prezidanto de FIGO nome de sia patro.

Post la Dua Mondmilito, ŝi studis en la Bryn Mawr Altlernejo en Usono kiel fremda studento.

Szcześniak atingis sian diplomitan gradon en manĝaĵteknologio ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kaj poste laboris por la kompanio General Foods en la kampo de manĝaĵ-kemio, specife pri teksturaj studoj. Ŝi laboris tie de 1952 ĝis sia emeritiĝo kiel ĉefa sciencisto en 1986.

Szcześniak evoluigis la nun-norman Sensoran Teksturan Profilan Analizon, kiu analizas, kvantigas kaj metas en la ĝusta ordo ĉiujn perceptitajn teksturajn ecojn ekde la lokado de manĝaĵo en la buŝon ĝis ĝia lasta partiklo estas englutita.

En 1969 Szcześniak estis Fonda Redaktoro de la Journal of Texture Studies (Revuo de Teksturaj Studoj) kaj servis dum 10 jaroj en tiu rolo.

Eksteraj ligoj redakti