Alireza Doŭlatŝahi

Alireza DOŬLATŜAHI (perse علیرضا دولتشاهی, naskiĝis la 20-an de aprilo 1965 en Teherano) estas irana specialisto pri polaj studoj, esploristo, tradukisto, poeto kaj esperantisto.

Alireza Doŭlatŝahi
Doŭlatŝahi en Varsovio, 1998; fot. Ivonna Nowicka.
Doŭlatŝahi en Varsovio, 1998; fot. Ivonna Nowicka.
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1965 (1965-04-20) (59-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persaEsperanto
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo tradukisto • poeto • esperantisto
vdr

Vivo redakti

Li devenas, flanke de sia patro, el la kaĝara dinastio kiel posteulo en la sepa generacio de la plej maljuna filo de la ŝaho Fath Ali, Mohammad Ali Mirza Doŭlatŝah (1789-1821). Magistriĝis pri persa lingvo-instruado kaj bakalaŭriĝis pri bibliotekoscienco kaj informa scienco. Li laboras en Teherano. En 2007 estis elektita plej bona sciencisto de la jaro fare de la fondaĵo Astan-e Qods-e Razawi kun sidejo en Maŝhado.

Alireza Doŭlatŝahi eldonis libron pri historio de polaj-iranaj kulturaj rilatoj, kolekton da artikoloj de diversaj aŭtoroj pri la pola nacia poeto Adam Mickiewicz kaj publikigis volumojn de konindaj polaj poetoj: Adam Mickiewicz, Halina Poświatowska kaj Nobel-premiitino Wisława Szymborska.

Kunlaboras kun pola iranologino Ivonna Nowicka.

Esperanto-agado redakti

Doŭlatŝahi okupiĝas pri esperanto ekde 1982, lernante Esperanton ĉe Mohammad Saheb-Zamani.

En unuaj jaroj de fondiĝo de la kvaronjara "Payam-e Sabzandiŝan", rajtigita en Esperanto ankaŭ "Irana Esperantisto"[1] kaj kreita en 2002, li regule kontribuis al la, verkante artikolojn pri la historio de Esperanto en Irano (en la persa) kaj aliaj. Li ankaŭ havas artikolojn en la revuo "Kontakto".[2]

Li ankaŭ verkas poezion en Esperanto. Kelkaj liaj poemoj skribita en Esperanto aperis en la unua antologio de esperantlingvaj poetoj de Irano rajtigita Versoj de Persoj (Slovakio, 2009).[3]

 
Doŭlatŝahi salutante la polan esperantiston Zofia Banet-Fornalowa en Nusantara-Galerio en Varsovio, 2007; fot. Ivonna Nowicka

Dum siaj vizitoj en Pollando li renkontiĝis kun polaj esperantistoj en Varsovio kaj Lodzo. En Varsovio li havis du prelegojn por esperantistoj, en aprilo 1998 pri Irano en la sidejo de PEA kaj en aprilo 2007 pri la irana novjaro en la Nusantara-Galerio, iama filio de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko. La prelego en Esperanto-klubo en la muzeo estis gvidata de Krzysztof Śliwiński kaj inter ĉeestantoj troviĝis Zofia Banet-Fornalowa kaj Jerzy Fornal.

Verkoj redakti

Sciencaj libroj

  • Lahestāniān wa Irān (Poloj kaj Irano), Teherano 1386 (2007), p. 241

Redaktaĵoj

  • Jādnāme-je szā'er-e melli-je Lahestān Ādām Mitskiewicz. Be jād-e dewist-o-bistomin sālruz-e tawallod-e u (Skizoj pri la pola nacia poeto Adam Mickiewicz; Teherano 2018, p. 98, en realeco 2019)
  • Mirza Jusof Mostaszār ad-Doule, Resāle-je mousum be: Jek kalame (Traktato nomata „Unu vorto”), Teherano 2007, p. 79

Poeziaĵoj

  • Qorbat-e qorbat (Proksimeco de malproksima), Teherano 2003, p. 95
  • O imionach i wiatrach (Pri nomoj kaj ventoj), dulingva volumo, persa-pola, elpersigis Ivonna Nowicka, Varsovio 1998, p. 23 (privata eldono)

Tradukoj (elekto)

  • Wisława Szymborska, Aksi az jāzdah-e septāmbr (Foto el la 11-a septembro, traduko kune kun Ivonna Nowicka, Teherano 2003, p. 144 (reeldonoj: 2004, 200?, 2014)
  • Adam Mickiewicz, Qazalhā-je Kerime (Krimeaj sonetoj), komuna traduko kun Ivonna Nowicka, Teherano 2010, p. 79 + 22
  • Halina Poświatowska, Ej zendegi tarkam koni mimiram. «Gozine-je aš’ār» (Ha vivo, mi mortos se vi foriros (Elekto de versaĵoj), komuna traduko kun Ivonna Nowicka, Teherano 2010, p. 93

Referencoj redakti

  1. (2002-) “Pajam-e Sabzandiŝan. Faslname-je Farhangi-je Do-Zabane-je Farsi-Esperanto = Payam-e Sabzandiŝan (Mesaĝo de Verdpensuloj). Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto” (Esperanto, perse). 
  2. Pri mitologio rilata al narciso kaj al la plej alta monto de Irano, Damavando.
  3. [2009] Keyhan Sayadpour: Versoj de Persoj (21 cm), 1‑a eldono, Poezio (esperante), Partizánske, Slovakia: Peter Baláž-ESPERO. ISBN 978-80-89366-03-3. Ĉi tiu libro enhavas entute 64 poemojn de naŭ poetoj, kiuj estas, krom Doŭlatŝahi: Ŝirin Ahmadnia, Simin Emrani, Abdolah Hakimneĵad, Ahmad Reza Mamduhi, Narges Goli-Zadeh Monsef, Marjam Nezami, Hejdar Raŝidi kaj Keyhan Sayadpour.

Eksteraj ligiloj redakti