Alison Jackson (nask. Alison Mowbray-Jackson la 15-an de majo 1960 en Southsea, Hampshire) estas angla fotistino. Ŝi ĉefrolis en 1999 pro siaj sozioj (samaspektuloj) pri famuloj en kompromitaj situacioj. Ŝi gajnis premion de la Akademio pri Filmoj kaj Televidaj Artoj (British Academy of Film and Television Arts — BAFTA) [1] por televidaj komediaj serioj "Doubletake" de "BBC 2".

Alison Jackson
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1960 (1960-05-15) (63-jaraĝa)
en Southsea
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Reĝa Kolegio de Arto
Okupo
Okupo fotisto
TTT
Retejo http://www.alisonjackson.com
vdr

Biografio redakti

Alison Jackson ricevis diplomon pri Bona skulpt-arto (BA) de la Altlernejo de Chelsea pri Arto (Chelsea College of Art) kiel plenkreska studento, kaj de Bona foto-arto (MA) en la Reĝa Altlernejo de Arto (Royal College of Art) en Londono.

Ŝi fariĝis fama pro provokemo en Anglio en 1999 pro produkto de nigraj-kaj-blankaj fotoj inkluzivantaj bildojn, kiuj ŝajne montris Princinon Diana kun Dodi Al-Fayed kun miksdevena infano naskita el la Amo (ekster geedzeco). La fotoj estis parto de ŝia diplomiĝa serio de studoj titolita "Mental Images" (Mensaj Bildoj). Ŝi plue produktis simile obskurigitajn, trukitajn aŭ maskitajn bildojn kaj filmojn pri famuloj en situacio malkomforta, ĝena, ŝoka aŭ stranga, portretante ilin, laŭ ŝia esprimo, kiel "prezententaj niajn suspektojn".[2]Ŝi gajnis la premion BAFTA por televida serio "Doubletake" de "BBC Two" (BBC 2)[3]. Ŝi montris la prezidenton George W. Bush kaj Tony Blair samaspekte, sozie, en serio de scenoj "Behind the facade" (Malantaŭ la fasado), kaj faris filmon pri ĉi lasta, kiu koincidis kun lia eloficiĝo, sub la titolo "Blaired Vision" (Blair-Vizio) ĉe "Channel 4" la 26an de julio 2007 — humura rigardo al Tony Blair kiel ĉefministro kun imitaj mokscenaroj. Ŝi ankaŭ lanĉis retejon de satiraj novaĵoj sed la adreso www.ajnews.co.uk/ ne funkcias[4]. Ŝi preparas novan serion por usona televido, kaj fine libron por la germana art-eldonisto Taschen prezentanta 300 el ŝiaj bildoj.[2]

En Wimbledon, galerio unue ekspoziciis pecon per kiu Alison Jackson ricevis sian diplomon — "Crucifix" (Krucifikso) —, kies prezo estis taksita je 1 500 pundoj. Kvin jarojn poste, ĝia valoro estis taksita 5-oble pli alta[5].

TV-verkoj redakti

  • 2008 BBC2 : Through the Keyhole (Tra la serurtruo). Unua dissendo la 28an de majo.
  • 2007 Channel 4 : Blaired Vision (Blair-Vizio)
  • 2006 Channel 4 : Sven: The Cash, The Coach & his Lovers.
  • 2006 Channel 4 : Tony Blair, Rock Star.
  • 2005 Channel 4 : The Secret Election (Ĝeneralaj balotoj en Britio, 2005)
  • 2005 Channel 4 : Not the Royal Wedding (Edziĝo de Charles, Princo de Kimrujo kaj Camilla Parker Bowles).
  • 2004/5 Saturday Night Live, NBC.
  • 2003 Doubletake (TV serioj). Speciala por Kristnasko.
  • 2003 Doubletake. BBC2. 6 Serioj. Kreita, skribita kaj produktita surbaze de Mental Images
  • 2002 Doubletake. BBC2. Kreita, realigita, specialaj skribaĵoj. BAFTA.
  • 2001-2003 Schweppes UK : Reklamkampanjo. Kreita koncepto, elpensitaj ideoj kaj fotoj.

Individuaj art-ekspozicioj redakti

  • 2008 Hamiltons Gallery, Londono, 15a aprilo - 23a majo
  • 2007 M+B Arkivigite je 2010-04-27 per la retarkivo Wayback Machine, Los Angeles, Usono.
  • 2004 Julie Saul, Nov-Jorko, Usono.
  • 2004 Photo, Londono, Britio.
  • 2003 The Richard Salmon Gallery, Londono "Mental Images on War". Britio.
  • 2002 Muzeo de la Fotografio en Charleroi, Bruselo, Belgio.
  • 2001 Jerwood Space, Mental Images, Londono, Britio.
  • 2000 The Richard Salmon Gallery, Londono, Britio.
  • 1999 The Richard Salmon Gallery, Londono, Britio.

Kolektivaj ekspozicioj redakti

  • 2008 Tate Liverpool, Liverpool Biennial, Britio.
  • 2008 Liverpool Biennial, Britio.
  • 2008 The New Art Gallery, Walsall, Britio 'Starstruck'.
  • 2007 Paris Photo.
  • 2006 Mak Museum, Vieno, Aŭstrio.
  • 2005 Kunsthalle, Vieno : Superstars.
  • 2004 Hayward Gallery. Londono About Face. Fotografio kaj la Morto de la Portreto.
  • 2004 PhotoLondon.
  • 2003 Muzeo de Elizeo, Laŭzano, Svisio.
  • 2003 ICP International Center of Photography, Novjorko, Usono.
  • 2002 Paris Photo, Louvre. Parizo, Francio.
  • 2000 Art 2000 London, Britio.
  • 2000 Edinburgh Festival, Britio.
  • 1999 The Royal Festival Hall, Londono. Articultural Show. Britio.
  • 1999 The Blue Gallery. Temple of Diana Show curated by Neal Brown.

Libroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. British Academy of Film and Television Arts (BAFTA) — Brita Akademio pri Filmoj kaj Televidaj Artoj — estas bonfara organismo de la Britio fondita en 1947. Ĝi atribuas premion pri elstareco en kino, televido, profesioj de televido, videoludoj kaj formoj de animado.
  2. 2,0 2,1 The real Tony uncovered (La vera Tony malkovrita). The Observer Review (7-a de junio 2007).
  3. "That's Blair and Becks! No wait..." (Tio estas Blair kaj Becks, ne atendu...) BBC News Online Magazine. 18an de decembro 2003.
  4. Ekzistas blogo de satiraj novaĵoj kun preskaŭ sama adreso AJNewsNetwork.co.uk Arkivigite je 2010-12-17 per la retarkivo Wayback Machine kun slogano "Putting the ire into satire" (Meti la koleron en la satiro), sed nenie aperas la nomo de Alison Jackson...
  5. Groves, Nancy. "The science of art" (La scienco de arto), "Newsquest", 13an de aprilo 2007.
  6. TED : Technology, Entertainment, Design (Teknologio, Amuzo, Fasonado). Privata neprofitodona usona organizaĵo kiu organizas prelegojn tutmonde pri "ideoj disvastingindaj"

Fonto redakti

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la anglalingva versio de Wikipedio.