Alison Lapper (naskiĝis la 7-an de aprilo 1965 en Burton-on-Trent, Britio) estas brita artisto, kiu naskiĝis sen brakoj kaj kun stumpaj kruroj. Ŝi pentras per la buŝo.

Alison Lapper
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1965 (1965-04-07) (58-jaraĝa)
en Burton upon Trent
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Brajtono • Chailey Heritage School
Okupo
Okupo pentristo • fotisto
TTT
Retejo http://www.alisonlapper.com/
vdr

En aĝo de 19, Lapper forlasis handikapulan instituton kaj translokiĝis al Londono, kie ŝi akiris aŭtostiran permesilon kaj apartementon. Lapper studis en la Universitato de Brajtono kaj diplomiĝis kun unuaklasa honora grado en Fine Art en 1994.

Post kiam ŝi naskis sian tutsanan filon Parys, ŝi kreis prezenton el siaj fotoj pri si mem. Ŝi do pozis por Marc Quinn por la polemika skulptaĵo „La Graveda Alison Lapper" (Alison Lapper Pregnant). La skulptaĵo ornamas la kvaran malplenan kolonon en la Londona Trafalgar Square.

Eksteraj ligiloj redakti