Aljamiado

uzo de araba alfabeto por la skribo de eŭropaj lingvoj

Aljamía ([alĥaMIa] en la moderna hispana aŭ [alĵaMIa] en malnova hispana, kataluna kaj portugala), alyamíaaljamiado estas la nomo kiu aludas al la tekstoj skribitaj en latinida lingvo per arabaj literoj kaj ne per latina alfabeto, fare de islamaj iberoj dum la regado de la Maŭroj en Iberio (Al-Andalus).

La nomo devenas el la araba جمية (ʾaǧamiyah), eksterlanda. Malgraŭ tio ke dum tiu epoko la araba estis la oficiala lingvo, la latino aŭ la latinidaj dialektoj neniam ĉesis esti parolataj en la teritorio, eĉ en skribaj kuntekstoj, kaj la araba alfabeto estis la preferata maniero por tiu celo.

La uzo de la araba alfabeto por la skribado de neŝemidaj lingvoj estas tre kutima. Ekzemploj estas la persa, la urdua, multaj tjurkaj lingvoj, la volofa lingvo, la malaja, kaj iam eĉ la serbokroata, eĉ se tio devigas kelkfoje la uzon de artifikaĵoj. Tio necesis en la kazo de la aljamiado. Aliflanke, tio permesas nun la studon de la pronocado de la malnovaj latinidaj iberaj lingvoj.

Oni konservas diversajn tekstojn en tiu latinida lingvo, ĉefe de poemoj. Fama estas la "Poemo de Yuçuf", kiu rakontas la Koranan version de la historio de Jozefo (Yuçuf) vendita de liaj fratoj kiel sklavo al Egipto.

La uzo de la aljamiado malaperis iom post iom post la fina kristana konkero, kaj ĝi estis sporada ĉe la restintaj muzulmanoj kiuj konservis sian religion (moriskoj).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti