All in the Family

All in the Family (Esp: “Ĉiu en la familio”) estas usona situacia komedio. CBS telesendis ĝin ekde la 12a de januaro 1971 al la 8a de aprilo 1979. En 1979, ĝi reviziĝis kaj renomiĝis Archie Bunker's Place (Esp: “Loko de Archie Bunker”). Ĉi tiu versio de la programo daŭris kvar jarojn ĝis 1983.

All in the Family
televida serio
Originala titolo All in the Family
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom, television adaptation
Aktoroj Carroll O'Connor • Jean Stapleton • Rob Reiner • Sally Struthers • Danielle Brisebois • Tim McIntire • Liz Torres • Candice Azzara
Amplekso
Sezonoj 9
Epizodoj 210
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 12 jan. 1971 – 8 apr. 1979
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr
Rolularo el 1976

La programo montritis de Normal Lear kaj baziĝis sur la brita programo “Till Death Us Do Part” (Esp: “Ĝis Morto Ni Partigi”). Ĝi estis trarompa programo; ĝi estis la unua usona komedio kiu traktis rasismon, samseksemon, feminismon, seksatencon, aborton, maman kanceron, la Vjetnaman militon, menopaŭzon, kaj impotentecon.

La lokalo de la programo estis kutime la hejmo de la Bunkers en Astoria, najbarejo de Kvinzo, komunumo de Novjorko.

Roluloj redakti

Archie Bunker (Carroll O'Connor) – membro de la laborista klaso kaj veterano de la dua mondmilito. Li estas bigoto, kaj estis tre antaŭjuĝinta kontraŭ kiu ne naskiĝis en Usono, konservativo, aliseksemo, aŭ WASP (Blanka Anglo-Saksa Protestanto).

Edith Bunker (Jean Stapleton) – la edzino de Archie. Ŝi estas dolĉa kaj komprenema, sed iom naiva. Foje tamen ŝi estas la plej saĝa membro de la familio. Archie ofte nomigas ŝin “Dingbat”.

Gloria Stivic (naskita “Bunker") (Sally Struthers) estas la filino de Archie kaj Edith. Ŝi estas feministo, kaj Archie ofte nomas ŝin “Little Goil” (Esp: “Malgranda Knabino”). Ŝi ankaŭ estas la edzino de Michael Stivic.

Michael Stivic (Rob Reiner) estas la edzo de Gloria. Li estas ateisto, liberala studento en universitato. Archie ofte nomigas lin “Meathead”.

La najbaroj de la Bunkers estis originale la Jeffersons, kiuj iam ricevis sian propran programon, The Jeffersons. La Jeffersons estas afrik-usonanaj, kaj George (Sherman Hemsley), la patro, estas ioma “nigrulo Archie Bunker”. La edzino de George estas Louise (Isabel Sanford), kaj ilia filo estas Lionel (Mike Evans).

Kromproduktoj redakti

All in the Family produktis diversajn programojn:

  • Maude – pri kuzino de Edith, Maude Findley (Bea Arthur), “liberala Archie Bunker”.
    • Good Times – kromprodukto de Maude pri la servistino de Maude, Florida Evans (Esther Rolle).
  • The Jeffersons – La Jeffersons transloĝigas al riĉa apartemento en Manhatano.
    • Checking In – kromprodukto de The Jeffersons pri la servistino de la Jeffersons, Florence Johnston (Marla Gibbs).
  • Gloria – pri Gloria post sia eksgeedziĝo de Michael.
  • 704 Hauser – pri nigrula familio kiu transloĝigas en la ekshejmo de la Bunkers.