Allaine estas rivero en Kantono Ĵuraso en Svislando kaj en Francio. Ĝi havas longecon de 65 km fontas en Kantono Ĵuraso en Svislando, kaj alfluas en la departemento Doubs al Doubs. La svisa parto de la bazeno de Allaine nomiĝas Ajoie (aŭ en la germana lingvo Elsgau). Sur ĝiaj lastaj kilometroj en departemento Doubs la rivero nomiĝas Allan.

Allaine
Allaine en Porrentruy
rivero
Bazaj informoj
Longeco 65 km
Akvokolekta areo 1 120 km²
Averaĝa trafluo 2,3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 600 m
Enfluejo Doubs
- Alteco 305 m
Geografio
Alfluantoj Coeuvatte, Bourbeuse, Savoureuse, Lizaine
Rivero en Eŭropo
vdr

Akvofonto redakti

La fonto de Allaine situas en Charmoille en la komunumo La Baroche ĉe la koordinatoj 47° 25′ 30″ N 7° 12′ 25″ O / 47.42500 °N, 7.20694 °O / 47.42500; 7.20694 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 30″ N 7° 12′ 25″ O / 47.42500 °N, 7.20694 °O / 47.42500; 7.20694 (mapo) sur alteco de 600 m s.m.

Fluo redakti

Post ĝia fonto la rivero Allaine unue fluas okcidenten tra Alle al Porrentruy. En Porrentruy la river kurbiĝas norden kaj fluas nun tra Courchavon kaj Basse-Allaine, por en Boncourt elflui el Svislando al Francio. En Delle la rivero nun alfluas la francan Teritorion de Belforto. En Morvillars la rivero atingas la kaldronon, tra kiu fluas la Kanalo de Rejno al Rodano kun kiu ĝi unuiĝas kaj nun fluas ĝis ĝia alfluo al Doubs tra la departemento Doubs. Precipe en la sivsa parto la rivero Allaine plej ofte kondukas nur malmulte da akvo. Tion kaŭzas la karsta grundo, kio kauzas, ke granda parto de la akvo en la regiono malaperas rekte subtere. La akvokvanto estas mezurata apud Boncourt ĉe la sivsa landlimo. La averaĝa trafluo estas tie 2,3 m³/sek, tamen la kvanto povas varii inter nur 0,5 m³/sek ĝis 100 m³/sek.

Alfluejo redakti

Sur alteco de 305 m s.m. Allaine en Voujeaucourt en la departemento Doubs alfluas al Doubs.

Eksteraj ligiloj redakti