Allen Willard Engel (naskita la 20-an de Oktobro, 1932) estas terkultivisto kaj iam politikisto de Saskaĉevano, Kanado. Li reprezentis Notukeu-Willow Bunch de 1971 ĝis 1975, kaj Assiniboia-Gravelbourg de 1978 ĝis 1986 en la Leĝdona Asembleo de Saskaĉevano kiel membro de Partio de Novaj Demokratoj.

Allen Engel
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1932 (1932-10-20) (91-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Partio Saskatchewan New Democratic Party vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis naskita en Gravelbourg, Saskaĉevano, la filo de Emil Engel. Engel studis ĉe Saskatchewan Teacher's College kaj instruis dum kelkaj jaroj. En 1955, li edziĝis al Joyce Beverly Baumbach de Lodi, Kalifornio.

Engel estis malsukcesa kandidato por la nove kreita Assiniboia-Gravelbourg elekta distrikto en 1975 antaŭ estante elektita al tiu ofico en 1978. Li estis venkita de Ralph Goodale kiam Engel estis kandidato por la Asembleo en 1986 kaj estis refoje venkita de John Thomas Wolfe en krom-elekto de 1988 farita post Goodale kandidatiĝis por federa ofico.

Engle servis kiel la Leĝdona Sekretario al la Ministro de Agrikulturo de 1978 ĝis 1982, kaj Agrikultura Kritikisto de 1982 ĝis 1986. Dum lia servodaŭro, Engel estis esenca en la konservado de la 'Nacia Parko Preria' en suda Saskaĉevano, hejmo de iuj el la plej malnovaj varioj de virgaj prerioj de la mondo. Engel ankaŭ fokusis siajn penojn sur internacia disvolvado inkludante superrigardadon de donacioj por agrikultura kreskigo en Afriko, kaj poste servante al estraroj pri internacia disvolvigo.

Strato en Regina, Saskaĉevano, estis nomita honore al lia servado al la provinco en 2002.