Alois Schmaus

germana lingvisto

Alois SCHMAUS (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1901 en Neualbenreuth-Maiersreuth, mortinta la 27-an de julio 1970 en Munkeno) estis germana slavisto kaj balkanologo.

Alois Schmaus
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1901 (1901-10-28)
en Neualbenreuth
Morto 27-an de julio 1970 (1970-07-27) (68-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto
vdr
Lernolibro de la germana lingvo por serboj kiu ĝuis plurajn eldonojn: Nemački u 100 lekcija

Vivo redakti

Post trapaso de la maturiĝekzameno en Metten apud Deggendorf li studis ĝeneralen kaj hindeŭropan lingvikojn kaj filologiojn slavan, latinidan kaj anglan en Prago kaj Munkeno. Doktoriĝo eblis en 1923 ĉe Erich Berneker en Munkeno post defendo de la disertaĵo Die Entwicklung der konjunktionalen Hypotaxe im Čechischen. Inter 1923 kaj 1928 li pluesploris ĉe la Universitato de Belgrado slavistikajn temojn, krome balkanlogiaĵojn kaj orientalistikaĵojn. Inter 1928 kaj 1940 Schmaus deĵoris kiel lektoro de germana lingvo samloke. Inter 1939 kaj 1944 li estis ĉe la Germana kulturinstituto/Germana scienca instituto en Belgrado kies direktoro li iĝis en aŭgusto 1941 post la invado de Wehrmacht en Jugoslavujo. Krome li gastprofesoris altlerneje ĝis la fermiĝo universitata en la 1944-a jaro.

Habilitiĝo faritis en 1948 ĉe la Universitato de Munkeno kie li iĝis privata docento kaj en 1951 eksterorda, en 1957 finfine orda profesoro pri slavistiko kaj balkanaj studoj. En 1963 li deklaritis orda membro de la Bavaria akademio pri sciencoj.[1]

Graveco redakti

Schmaus aparte famiĝis per verkado de ŝatataj lernolibroj por la germana kaj la serba/serbokroata lingvoj: Deutsch für Jugoslawen (Nemački u 100 lekcija, 1954, 1971) respektive Serbokroatisch für Deutsche (Lehrbuch der serbischen Sprache, 1944; Lehrbuch der serbokroatischen Sprache, 1961). Krom universitate li engaĝiĝis fakgazetare kiel kuneldonisto de "Welt der Slaven", "Zeitschrift für Balkanologie" kaj "Slavistischen Beiträge". Schmaus skribis multajn eseojn pri lingvoj, popolkulturo kaj spirita historio de la sudaj slavoj. Tre interesiĝis li pri la verkistoj Dositej Obradović kaj Petar Petrović Njegoš, kies verkon Gorski Vijenac li eldonis en 1963. Kromaj fokusoj kuĝis pri malnovserba literaturo, sudsalvaj popolaj epopeoj kaj turkaj luvortoj en la serbokroata lingvo. Multaj liaj kontribuaĵoj estis originlingve en la serbokroata. En 1971/79 aperis en Munkeno en kvar volumoj antologio de liaj faklaboraĵoj pri slavistiko kaj balkanologio, Gesammelte slavistische und balkanologische Abhandlungen. En Munkeno fonditis de Peter Rehder fondaĵo kiu nomiĝas Alois-Schmaus-Stiftung.

Literaturo redakti

  • A. S.: Lehrbuch der serbischen Sprache. Reihe: Schriften des Deutschen Wissenschaftlichen Instituts DWI Belgrad, Band 5. Südost-Verlag, Belgrado 1944
  • M. Mojašević: Schmaus, Alois. Ĉe: Miroslav Krleža (red.): Enciklopedija Jugoslavije. Band 7, R–Srbija. JLZ, Zagreb 1968, p. 173.
  • H. Birnbaum: Schmaus, Alois. In: Mathias Bernath, Karl Nehring (eld.): Biographisches Lexikon zur Geschichte Südosteuropas. Band IV, R–Z.[rompita ligilo] (Südosteuropäische Arbeiten; 75, 4). Oldenbourg, München 1981, p. 92–93.
  • Frank-Rutger Hausmann: "Auch im Krieg schweigen die Musen nicht": die Deutschen Wissenschaftlichen Institute im Zweiten Weltkrieg, Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2001, ISBN 3-525-35357-X.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti