Alpthal

komunumo de Svislando
Alpthal
Blazono de Alpthal
Alpthal
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 4′ 14″ N 8° 42′ 57″ O / 47.07056 °N, 8.71583 °O / 47.07056; 8.71583 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 14″ N 8° 42′ 57″ O / 47.07056 °N, 8.71583 °O / 47.07056; 8.71583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 542
Areo 22,90 km²
Alteco 996 m super marnivelo
Poŝtkodo 8849
Komunumkodo 1361
Mapo de Alpthal
vdr

Pri la komunumo redakti

Alpthal estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 542 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Alpthal situas en la montara valo de la rivero Alp, alfluanto de la Lago de Sihl nordoriente de la montmasivo Mythen meze inter Ŝvico kaj Einsiedeln. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Alpthal mem ankaŭ al vilaĝoj Brunni kaj Eigen. Dank al la aertelfero al Holzegg kaj skiliftoj en Brunni kaj Hagenegg la komunumo en vintro allogas skiturismon ĉefe por tagaj turistoj el la regiono Zuriko.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Alpthal limas en nordo al Einsiedeln, en oriento al Oberiberg, en sudo al Ŝvico, kaj en okcidento al Rothenthurm.

Trafiko redakti

Alpthal situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Per la poŝtaŭtolinio de Einsiedeln al Brunni SZ Alpthal estas konektita al la publika transportreto. De Brunni aertelfero kondukas al Holzegg, sur jugo de la monto Mythen, de kie per alia aertelfero atingeblas la kantonĉefurbo Ŝvico.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Alpthal datiĝas el la jaro 1018 kiel Albetal, kiam la imperiestro Henriko la 2-a donacis la vilaĝon al la Monaĥejo Einsiedeln. Alpthal apartenis al la teritorioj, kiujn la ŝvicanoj al si alpropriigis fine de la 13-a jarcento, kio kaŭzis la limokonflikton, kiu kondukis en la jaro 1315 al la Batalo de Morgarten. En la jaro 1350 Alpthal estis definitive atribuita al Ŝvico. En la jaro 1690 estis konstruita en Alpthal kapelo, kiu estas konsekrita al Sankta Apolonia. En la jaro 1805 la paroĥo sendependiĝis de Ŝvico kaj fariĝis memstara paroĥo. En la jaro 1887 estis konsekrita la hodiaŭa katolika preĝejo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti