Altaĵo de la Tri Krucoj

La altaĵo de la Tri Krucoj (hispane Cerro de las Tres Cruces) estas unu el la plej gravaj montoj de Cali, ĝi lokiĝas en Montebello (Bela Monto), en la kampara areo en la municipo. Ĝi havas 1480 msm. En ĝia pinto oni trovas la monumento de la Tri Krucoj, polica stacio kaj kelkaj antenoj de telekomunikado. La grimpado komencas en loko nomata Altos de Normandía (Altaĵoj de Normandio), en la kvartalo Normandio; oni grimpas proksimume 480 metroj. Ĉiu semajno Sankta la parokanoj grimpas ĝis ĝia pinto kiel montro de sia kredo.

Altaĵo de la Tri Krucoj
Antikvaj Tri Krucoj sur la altaĵoj faritaj de giganta bambuo Amerika.
monumento
Alteco 1 480 m
Situo Kaliurbo, Kolombio
Montaro Okcidenta Montoĉeno
Geografia situo 3° 28′ N, 76° 33′ U (mapo)3.4678638888889-76.545477777778Koordinatoj: 3° 28′ N, 76° 33′ U (mapo) f4
Altaĵo de la Tri Krucoj (Kolombio)
Altaĵo de la Tri Krucoj (Kolombio)
DEC
Altaĵo de la Tri Krucoj
Altaĵo de la Tri Krucoj
Situo de Altaĵo de la Tri Krucoj
Map
Altaĵo de la Tri Krucoj
vdr

La monumento oni komencis leviĝi en 1937, la skizoj kaj la konstruado estis laboro de la inĝeniero Argemiro Escobar kaj la subarkitekto Luis Felipe Perea.[1] La bazo havas 420 , la centra kruco estas la plej granda per 26 metroj de alteco kaj 11 metroj de larĝeco, dume la lateraj krucoj havas 22 m de alteco kaj 8 m de larĝeco.

La monumento estis konstruita ĉar, laŭ la legendo, oni rakontas ke la diablo aperis en la altaĵo kaj malbenis al la loĝantoj de Cali, do, por rezisti ĉi malbeno pastro organizis la konstruado de la krucoj por enŝlosi al demono ene de la altaĵo mem. Unue estis el Gvadŭo (Giganta bambuo Amerika) sed poste oni anstataŭis ilin por la nunaj de cemento.

Historio redakti

La Legendo de Buzirako redakti

La legendo rakontas ke en la Altaĵo de la Popa en Kartaĥeno loĝis demonon kiu nomiĝis Buziraco (Buzirako),[2][3][4] en malhela kabano sur la pinto de la altaĵo kie ĉi demono estis adorita por geindiĝenoj kaj liberaj nigruloj.[4] tie estis banujo kie juveloj estis subakvigitaj por ke la dajmono benu ĝin, meze dancoj, tabakfumo, tamburoj kaj alkoholaĵoj.[4]

Kiam la aŭgustena monaĥo, Frato Alonso de la Cruz Paredes, alvenis al Kartaĥeno en konfidita misio de la virgulino maria, li rigardis ke la dajmono loĝadas en tiu loko, kie la virgulino maria konfidis al li konstrui la preĝejon.[4] La monaĥo kun la helpo de la episkopo de Kartaĥeno, Juan de Ladrada, kunigis viroj kaj supreniris al la altaĵo kie li elpelis la dajmonon, kiu tiam estis sub la formo de virkapro nomata Urí, ĵetanta ĝin en la klifo kaj rompanta ĝiajn ostojn.[4] Ŝajnas kio vere okazis estis ke la monaĥo ĵetis ora statuo de la virkapro al la maro, simile al kiu oni povas vidi en la Eklezia Muzeo de Kartaĥeno (Museo Eclesiástico de Cartagena).[4]

Buzirako alvenas al Kaliurbo redakti

Poste estis elpelita de Kartaĥeno, Buzirako alvenis al Kaliurbo,[3] kaj etendis sian povon tra la altaĵo dum la sekvantaj 3000 jaroj de la fondiĝo,[2]2 kiam alvenis al la urbo du franciskanajn monaĥojn, Frato Juan y Frato Vicente Cuesta, kiuj estis fartoj, de la Reĝa Aŭdienco de Kito, ili naskiĝis en Kito aŭ Kvenko.[2] La du monaĥoj rapide miksiĝis kun la aristokrataro kaj la politika klaso de la sektoro, Frato Juan estis la lernejestro de la Lernejo de Sankta Librada, kiu donis al li famon kaj êc li havis kelkajn problemojn pro tio.[2]

 
La Altaĵo de la Tri Krucoj.

Dumepoke , en la jaro 1837, Cali suferadis ondon de teruro pro diversaj mortoj, la variolo, la dengo, la lepro, la prostitucio, incendioj, epidemioj, plagoj, kaj la manko de rikoltado. La dajmono lasis sin vidi tra la ĉieloj per la figuro de vesperto giganta aŭ kiel la ombro de satano.[3]

Tiel estis ke, je la 3 de majo de 1837, la du fratoj supreniris en procesio alportanta tri krucoj de gvadŭon ornamitajn per floroj kaj branĉoj,[3] kun la celo ekzorci la Burizakon por la ordo de la arkidiocezo de Kaliurbo.[4] Kiam la tri krucoj estis enplantitaj, profunda voĉo leviĝis de la altaĵo malbenanta la urbon.[5] La du monaĥoj sekvu ĉiuj 3 de majo supreniranta al la altaĵo por renovigi la krucojn kiuj tenis al la dajmono kaptitan ĝis la jaro de 1850, ĉar en 1851 ili devis foriri la urbon pro entrudiĝi multe en la loka politiko, la du fratoj tiam, iris al Santa Rosa de Ocopa en Peruo.[2]

La liberiĝo de Buzirako redakti

Post la iro de la fratoj Cuesta, la procesioj sekvu dank' al Frato Damián Gonzáles, kiu sekvis benanta kaj alportanta la krucojn al la pinto de la altaĵo. Post sia morto la loĝantoj de la kvartalo Sankta Rozo, rekolektis iom da mono ĉiujare por financi la procesion.[2] La novaj procesioj havis muzikon de la grupo Palo Alto (Alta Lignopeco) kiu promenadis tra la stratoj kune kun la procesio kaj poste ĉiuj en karavano supreniris ĝis la altaĵo, kiam ankoraŭ ne ekzistis vojo, meze de etoso de festo kaj feliĉo.[2]

La tradicio sekvis plimalpli senŝanĝe, kvankam per malpli da fervoro,[2] ĝis je la 7 de junio de 1925 tertremo de 6.8 en Skalo de Richter skuis la urbon.[6] Ĉi tertremo oni atribuas al la liberiĝo de Buzirako kiu renversis la krucoj de giganta bambuo Amerika kaj preĝejoj de la urbo,[5] tiel la praa dajmono revenis al la urbo kun novaj fortoj.[3]

Rekonstruo de la Tri Krucoj redakti

Kaim alproksimiĝis la festo de la 4-a centjaro de la urbo, kaj 100 jaroj de kiam la fratoj Cuesta enplantis la krucojn, la Pastro Marco Tulio Collazos proponis konstrui la Tri Krucoj en fero kaj cemento.[5] La centra kruco ekkonstruiĝis je la 26-a de majo de 1937 kaj finiĝis je la 31-a de decembro de tiu jaro.[2] Por sia konstruo oni elspezis 30.000 litroj da akvo kaj la prezo estis 10.000 COP$ de tiu epoko,[2] la inĝeniero estis Argemiro Escobar,[2] kaj la subarkitekto Luis Felipe Perea.[7] La verko finiĝis je la 6-a de januaro de 1938 kun la aliaj du krucoj,[8] kaptanta fine al Buzirako.[5]

La strukturo redakti

La monumento lokiĝas je 1.465 msn kaj havas bazo de420 m². La centra kruco estas la plej granda, ĝi havas 11 m de larĝeco kaj 26 m de alteco, la flankaj krucoj havas 22 kaj 8 m de alteco kaj larĝeco respektive.[7]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Sistema de Información Local, Alcaldía de Santiago de Cali. «Caracterización de la Comuna 2» hispane
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Bibliotecas y Libros. «El cerro de las Tres Cruces». Bibliotecas y Libros. Revista Colombiana (Santiago de Cali: Biblioteca del Centenario) 1 (1-13) hispane
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Alegria, Anita (2011). «El Buziraco y las Tres Cruces Arkivigite je 2013-08-18 per la retarkivo Wayback Machine» hispane. Fundación Liderazgo Vallecaucano
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Picasso, Fabio (2006). «El DIABLO SE HACÍA LLAMAR BUZIRACO Arkivigite je 2011-08-09 per la retarkivo Wayback Machine» hispane
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Alcaldía de Santiago de Cali. «La leyenda del BUZIRACO» hispane.
  6. OSSO. «Conmemoración de 82 años del sismo del 7 de junio de 1925 (Ms = 6.8) Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine» hispane
  7. 7,0 7,1 Jairo (2009). «El cerro de las Tres Cruces en Cali, Mito Cautivador». Absolut Colombia hispane
  8. Alcaldía de Santiago de Cali (11/05/2004). «Las Tres Cruces» hispane

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cerro de las Tres Cruces en la hispana Vikipedio.