Alta modernismo (konata ankaŭ kiel "alta moderneco") estas formo de moderneco, karakterizita per firma fido en scienco kaj teknologio kiel rimedoj por reordigi la socian kaj naturan mondon.[1] La movado de alta modernismo estis partikulare elstara dum la epoko de la Malvarma Milito, speciale en la finaj 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj.

Alta modernismo distingiĝas per la jenaj karakteroj:[2]

  • Forta fido en la ebloj de la scienca kaj teknologia progreso, inklude dependon el la spertoj de sciencistoj, inĝenieroj, burokratoj kaj aliaj intelektuloj.
  • Klopodoj por kontroli naturon (inkluden homan naturon) por plenumi humajn necesojn.
  • Emfazo por fari kompleksajn mediojn aŭ konceptojn (kiaj malnovaj urboj aŭ socia dinamismo) legeblaj (kompreneblaj), plej ofte tra spaca reordigo.
  • Indiferento pri historia, geografia kaj socia kuntekstoj en disvolvigado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. James C. Scott, Seeing Like a State: How Certain Scemes to Improve the Human Condition Have Failed (New Haven, CT: Yale University Press, 1999), p. 4.
  2. Scott, pp. 4-5; Peter J. Taylor, Modernities: A Geohistorical Interpretation (Minneapolis, MN: University of Minnesota Press, 1999), pp. 18, 32.