Altebenaĵo Fahner

La Fahner-altebenaĵo (germane: Fahner HöheFahnersche Höhe) estas tradicia ekskursocelo antaŭ la pordoj de Erfurto.

La observejo de Bienstädt, simbolo por la altebenaĵo, en 2011.

Tiu gastema regiono de senfinaj fruktarbaj plantejoj estas vasta migradoregiono por ĉiuj sezonoj, natura juvelo kaj kultura pejzaĝo kun multe da vidindaĵoj. Ĝi etendiĝas je 26 kvadratmetroj.

Priskribo redakti

La altebenaĵo estas ĉ. 150 metrojn pli alta ol la ĉirkaŭanta montetaro, ĝia plej alta monto estas la Abtsberg (413 m). Ĝi ofertas kaj al la bestoj kaj al la kreskaĵoj bonegajn kondiĉojn kaj la miksarbaro konsistas el multaj diversaj specoj.

Al ĉiuj ĉielaj direktoj malfermiĝas ravaj belvidoj ĝis la ĉenoj de la Turingia Arbaro suden kaj okcidenten; al la Kyffhäuser, Kulpenberg kaj Brocken norden; al la Ettersberg orienten.

La regiono estas per publika transporto facile atingebla (buslinioj nr. 12, 95 kaj 112 respektive trajnoj regionaj).

Vilaĝoj troviĝantaj sur la altebenaĵo kaj aliaj celpunktoj redakti

Vidindaĵoj krom la vilaĝoj redakti

Literaturo redakti

  • Naturschutzbund Deutschland, Kreisgruppe Gotha (eld.): Zur Natur und Geschichte der Fahner Höhe, Gotha 2000

Eksteraj ligiloj redakti