Ĉi tiu artikolo temas pri unuopaj muzikaj signoj. Por aro da tiaj signoj ĉe komenco de notlinio rigardu la paĝon Antaŭsigno (muziko). Por pli ĝenerala termino legu la artikolon Kromsigno.

Alteraciilokromsigno en muziko, estas simbolo en muzika notacio, kiuj indikas la ŝanĝon de pratono en iu konsiderata gamo.

Kromsignoj: dieso, bemolo, bekvadrato.

Tiaj alteraciiloj povas transloki pratonojn unu aŭ du duontonojn supren aŭ malsupren. Krome ekzistas apartaj alteraciiloj por la translokado je kvaron-, seson-, okon- kaj dekduontonoj, uzataj en Nova Muziko samkiel transskribaĵo de etna muziko.

Specoj de kromsignoj redakti

Oni distingas:

  • dieson ( ) por plialtigo je duontono; tiam la notonomo ricevas atributon „diesa“ (ekz. C → C diesa, A → diesa A)
  • duoblan dieson ( ) por plialtigo je du duontonoj , tiam la notonomo ricevas atributon „duoblediesa“ (ekz. C → C duoblediesa, A → duoblediesa A)
  • bemolon ( ) por plimalaltigo je duontono; tiam la notonomo ricevas atributon „bemola“ (ekz. C → C bemola, A → bemola A)
  • duoblan bemolon ( ) por plimalaltigo je duontono; tiam la notonomo ricevas atributon „duoblebemola“ (ekz. C → C duoblebemola, A → duoblebemola A)
  • bekvadraton ( ) por malfari la efikon de alteraciilo ene de takto

Limigo al antaŭsignoj redakti

Alteraciiloj diferenciĝas multrilate de la uzado de la samaj signoj kiel antaŭsignoj:

  • Alteraciiloj staras rekte antaŭ certa noto. Male al tio antaŭsignoj staras tuj post la klefo (antaŭ la taktindiko).
  • Alteraciilo validas nur en tiu takto, en kiu ĝi estas notita. Krom ĉe transligitaj notoj post la venonta taktostreko do denove validas la antaŭsignita tonalto. Male al tio antaŭsignoj validas ĝis la fino de la respektiva muzikpeco, escepte se ili estas anstataŭataj per nova antaŭsignado.
  • Alteraciiloj validas nur por ekzakte la signita tonalto, ne por ĉiuj oktavoj.

Avertkromsignoj redakti

Pro kialo de klareco oni foje metas fakte superfluajn alteraciilojn tamen kiel avertkromsignoj, ekzemple en jena kazoj:

  • se takton antaŭe validis alia kromsigno;
  • se en alia voĉo samtempe aŭ mallonge antaŭe validas alia kromsigno (ekz. ĉe falsa rilato);
  • se transligitaj notoj, kiuj daŭrigas la alteracion, estas separataj per linioŝanĝo, oni ripetas la kromsignon je la komenco de la nova linio.

Avertkromsignojn foje oni faras ekkoneblaj kiel tiaj, interkrampigante ilin, presante ilin pli malgrandaj aŭ metante ilin supre de la respektiva noto.

Kvarontonaj kromsignoj redakti

 
duona bemolo.
 
duona dieso.
 
trikvarona bemolo.
 
trikvarona dieso.

Kvarontonaj kromsignoj servas simile al kromataj kromsignoj por notado de tonaltodiferencoj. Oni uzas ilin kiel kompletigo de la duontonaj signoj dieso kaj bemolo en kvarontona muziko. Ili plialtigas resp. -malaltigas pratonojn je unu axu tri kvarontonoj.

Ĝis nun ne ekzistas unueca signosistemo kiel ĉe duontonaj alteraciiloj. La plej kutimaj sistemoj tamen estas klare interpreteblaj pro ilia simileco al la kromataj alteraciiloj.

Historio de la kromsignoj redakti

 
Bekvadrato en gregoria ĉanto

Ekde la antikveco en la okcidentuma muziko dominas la principo de diatonismo, kiu ricevas sian melodian streĉon el la ŝanĝo inter diversgrandaj intervaloj (plentono- kaj duontonopaŝoj). Ĉi tion transprenis la mezepoka muziko, baziĝanta sur modaloj. La pratonoserion oni tiam signis per la literoj A-B-C-D-E-F-G. En la pli malnova gregoria notacio ekde la 10-a jarcento komence elformiĝis nur du alteraciiloj, rilatantaj ĉiam sur la tiama pratono B: b rotundum („ronda B“) aŭ b molle („mola B“) signis la pli malaltan tonvariaĵon, b quadratum („kvadrata B“) aŭ b durum („malmola B“) la pli altan. b rotundum estas la rekta antaŭulo de nia nuntempa alteraciilo b, dum kiam el b quadratum poste evoluis kaj la bekvadrato kaj la dieso. El la nomo b molle devenas la vortoj bemolle (itala) resp. bémol (franca) samkiel en la germana la nomo de la tongenroj Moll (minoro), el b durum la nomo Dur maĵoro.

Pro supraĵa skribmaniero en la monaĵejaj skribejoj kaj la ellasado de la malsupra streko dumpase de la jarcentoj la aspekto de b quadratum alproksimiĝis al tiu de la litero „h“. Tio fiksiĝis en la 16-a jarcento per la ekesto de la presarto, ĉar oni ne disponis pri aparta prestipo por b quadratum kaj tial elektis kiel anstataŭa figuro la literon „h“. Ĉi tiu ŝanĝo efikis ankaŭ sur la nomon de la pratonoserio: en multaj lingvoregionoj de meza Eŭropo (en la germana, norvega, sveda, pola, ĉeĥa) la pratono mem ricevis la nomon H kaj la plimalaltigita tono la nomon B. Male la pratono plutenis la nomon B en la angla, dum kiam tie la plimalaltigita tono nomiĝas B flat. Ĉi tiu separo de la tononomoj ĝis nuntempe kutime kaŭzas konfuzon inter muzikistoj.